Diederich von dem Werder

Diederich von dem Werder (naskiĝis la 17-an de januaro 1584 sur la kavalirbieno Werdershausen/Südliches Anhalt, mortis la 18-an de decembro 1657 sur la kavalirbieno Reinsdorf bei Köthen/Görzig) estis germana tradukisto, epopeisto kaj eklezikantverkisto. Li famiĝis tre per la traduko de Orlando Furioso en la germanan lingvon. Temis ĉi tie samtempe la unua germanlingva stancaĵo laŭ itala modelo.

Diederich von dem Werder
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1584 (1584-01-17)
en Gröbzig
Morto 18-an de decembro 1657 (1657-12-18) (73-jaraĝa)
en Görzig
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Infanoj Paris von dem Werder vd
Profesio
Okupo tradukisto vd
Verkado
Verkoj traduko de Orlando Furioso
traduko de Jerusalemo liberigita
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Werder estis la filo de Gebhard von dem Werder kaj de ties edzino Katharina von Hahn. Liaj fratoj, kiuj poste ankaŭ aniĝis al Fruktodona Societo, estis Heinrich von dem Werder kaj Kuno Hartwig von dem Werder. Diederich jam kiel infano ricevitis kiel paĝio ĉe la kortego de Morico de Hesio-Kaselo. Tie li frekventis la renoman lernejon Collegium Mauritianum kaj ekstudentis en 1596 ĉe la Universitato de Lepsiko. Du jarojn poste li daŭrigis la studojn ĉe Universitato de Jena. Post tio li migradis scivoleme tra Francujo kaj Italujo. En Italujo li studis unu semestron en 1690 ĉe la altlernejo de Sieno.

Post la reveno germanlanden landgrafo Morico nomumis lin Kammerjunker (proks. sub-ĉambelano). En 1610 Diederich montris sin aŭdaca dum la sieĝo de Jülich kaj soldate plialrangigitis. Post la fino de la bataloj li denove iris al la kortego en Marburg kie li plie karieris; i.a. li ankaŭ ekresponsis pri la inspektado de la kasela universitato. Krome li diplomate agadis i.a. en Danujo, Saksujo, Brandenburgio. Du fojojn li reprezentistis ĉe imperiestraj elektokunvenoj. Li elstare menciitis kiel ano de la Ordeno de germanaj kavaliroj en Lucklum, ankoraŭ antaŭ 42 aliaj samordenanoj. En 1620 li membriĝis al la Fruktodona Societo laŭ instigo de princo Ludoviko la 1-a de Anhalt-Köthen, kie li adoptis la kluban nomon der Vielgekörnte (la multgrajna) kun la persona devizo abkühlend stärket (malkolerike plifortigas). Emblemo lia estis matura granato malferma kun grajnoj ene. En la societa libro notaĵo de Werder troviĝas ĉe numero 31, kie li poezie ankaŭ dankas la anojn pri membriĝo jene:

Seht doch die Körner viel der äpffel auß granaten
Ob zur Gesellschafft frucht sie nicht seynd wol gerathen
Vnd Vielgekörnt ich mich mit fug drumb nennen laß
Daß ich den rechten Kern der Sprache zeige baß:
Wann ich Teutsch BARTAM seh abkühlend ich mich stärcke
Vnd reitzt derselb mich an zu einem schweren wercke
Jerusalem erlöst hab ich in Reime bracht
Vnd unsrer Sprach dadurch ein news lob gemacht.[1]

Kiam Werder malsukcesis ĉe intertraktoj kun Tilly, li ne plu bezonitis ĉe la kasela kortego kaj sekve retiriĝis en privatecon en Anhalton. Tie komenciĝis lia verkista agado riĉa. Werder jam estis retiriĝinta kiam la kortego - post la Batalo de Breitenfeld (1631; apud Lepsiko) - iris al Halle (Saale) por renkontiĝI kun Gustavo la 2-a Adolfo kaj ekintertrakti kun protestantaj dukoj. La reĝo volis doni al Werder propran regimenton (li nomumitis kapitano en 1623 de infanteria kompanio anhalta), sed Werder unue rifuzis akcepti ĝis la konvinkiĝo fare de la sveda generalo Johan Banér. Sekve Werder gvidis inter 1631 kaj 1635 svedan regimenton. Post denova retiriĝo li enaĝiĝis repuŝi malkonvenaĵojn militajn disde la lando, pro kio li nomumitis subdirektoro princolanda. En 1645 li senditis fare de la landgrafino Amalie Elisabeth de Hessen-Kassel al la kortego brandenburgia por peri geedziĝon de ŝia filo Vilhelmo kun princino Hedwig Sophie. Post sukcesa perado Werder nomumitis en Kenigsbergo sekreta konsiliisto kaj oficiro kaj distriktestro de Gatersleben kun salajro alta.

Privataĵoj redakti

Werder edziĝis en 1618 Dorothea Katharina de Waldow, kun kiu li havis filon Paris kaj kvar frue mortintajn filinojn. Li denove edziĝis post la morto de Dorothea en 1629 al Juliane Ursula de Peblis, fratino de Georg Hans von Peblis, kiu ankaŭ membris ĉe Fruktodona Societo. La filino de la dua geedzeco baldaŭ mortis.

Verkoj (elekto) redakti

  • Achim Aurnhammer: Torquato Tasso im deutschen Barock. Niemeyer, Tübingen 1994, ISBN 3-484-36513-7, S. 313–353.
  • Ida-Marie Cattani: Studien zum Tassobild des 17. und 18. Jahrhunderts: Untersuchungen über die Übersetzungen des <Befreiten Jerusalem> von D. von dem Werder, J. F. Kopp. Diss. Fribourg 1941
  • Bruna Ceresa: Diederichs von dem Werder deutsche Übersetzung von Tassos „Gerusalemme liberata“. Zürich 1973 (Dissertation)
  • Gerhard Dünnhaupt: Diederich von dem Werder: Versuch einer Neuwertung seiner Hauptwerke. Lang, Bern 1973, ISBN 3-261-01084-3
  • Gerhard Dünnhaupt: Das Eindringen des marinistischen Stils in die deutsche Romanprosa mit Werders „Dianea“-Übersetzung. In: Studi Germanici. nuova serie XI.3, 1973, S. 257–272.
  • Ingeborg Ulrich: Torquato Tassos „Befreites Jerusalem“ in der deutschen Übersetzung von Diederich von dem Werder und Johann Diederich Gries. Universität Bonn, Bonn 1950 (Dissertation).
  • Georg Witkowski: Diederich von dem Werder: Ein Beitrag zur deutschen Literaturgeschichte des 17. Jahrhunderts. Veit, Leipzig 1887.
  • Valentin König, u. a., Genealogische Adels-Historie, Band 1, S. 1032, Digitalisat Stammbaum
  • Blätter für Literatur, Kunst und Kritik, Band 3, S. 139ff Digitalisat Biographie
  • Gerhard Dünnhaupt: Diederich von dem Werder. In: Speer–Zincgref. Die Register. Hiersemann, Stuttgart 1993, ISBN 3-7772-9305-9 (Personalbibliographien zu den Drucken des Barock, Bd. 6), S. 4251–4267.

Notoj redakti

  1. Proksimuma traduko: Multas la grajnoj en la granatoj / kiuj taŭgas por la fruktoj de la societo eble / laŭ tio mi nomiĝis multgrajna. / Mia tasko estas montri la veran kernon de lingvo. / Mi germanigis eĉ Jerusalemon liberigitan / kaj popularigis per ĝi nian germanan lingvon.

Eksteraj ligiloj redakti