Karolo la 10-a Gustavo (Svedio)
Karolo la 10-a Gustavo, svede Karl X. Gustav (8-a de novembro 1622 en Nyköping – 13-a de februaro 1660 en Gotenburgo) de la dinastio Vitelsbaĥoj estis reĝo de Svedio ekde la abdiko de lia kuzino Kristina ĝis sia morto. Li ankaŭ estis ano de la Fruktodona Societo.
Karolo la 10-a Gustavo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Svedio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de novembro 1622 en Nyköping | ||||
Morto | 13-an de februaro 1660 (37-jaraĝa) en Gotenburgo | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Riddarholm-preĝejo, Stokholmo vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Palatinato-Zweibrücken vd | ||||
Patro | John Casimir, Count Palatine of Kleeburg vd | ||||
Patrino | Catherine of Sweden, Countess Palatine of Kleeburg vd | ||||
Gefratoj | Adolph John I, Count Palatine of Kleeburg • Christina Magdalena of the Palatinate-Zweibrücken • Countess Palatine Maria Eufrosyne of Zweibrücken • Countess Palatine Eleonora Catherine of Zweibrücken vd | ||||
Edz(in)o | Hedvig Eleonora of Holstein-Gottorp vd | ||||
Infanoj | Karolo la 11-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
| |||||
Reĝo de Svedio ![]() | |||||
Dum | 1654–1660 | ||||
Antaŭulo | reĝino Kristina | ||||
Sekvanto | Karolo la 11-a | ||||
Duko de Bremen-Verden | |||||
Dum | 1654–1660 | ||||
Antaŭulo | reĝino Kristina | ||||
Sekvanto | Karolo la 11-a | ||||
Duko de Pomerio ![]() | |||||
Dum | 1654–1660 | ||||
Antaŭulo | reĝino Kristina | ||||
Sekvanto | Karolo la 11-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo Redakti
Karolo Gustavo estis dum princaj jaroj konata sub la nomo der Pfalzgraf. Inter 1642–46 li soldatis sub Lennart Torstensson en la Tridekjara milito kaj nomumitis mallonge antaŭ la packontrakto (Vestfalia Paco) ĉefgeneralo de la sveda armeo en Germanlando fare de sia duonkuzino Christine. Ŝin li iam eĉ volis edzinigi. En 1650 li nomumitis reprezentanto de Svedujo dum la Packontrakta realigintertraktoj en Nurenbergo (germane: Nürnberger Exekutionstag) En 1649 li elektis reĝo sveda kaj en 1654, post kiam Christine libervole rezignis je surtroniĝo, li kronitis reĝo.
En 1655 li atakis Polujon kiun li post kelkaj semajnoj komplete konkeris. En januaro 1656 li perfortis Frederikon Vilhelmon Brandenburgio ekfeŭduli en la Duklando Prusio laŭ lia graco. En la Kontrakto de Polessk Karlo Gustavo agnoskis lin oficiale suverenan moŝton dukan de Prusio, ĉar per ties helpo li estis venkinta la polan reĝon Johanon la 2-an Kazimiro en tri tagajn daŭrinta Batalo de Varsovio (28.-30.6.).
Redakti
Kiam baldaŭ poste formiĝis danĝera kontraŭsveda koalicio de poloj, aŭstroj, danoj, holandoj, rusoj kaj brandenburgianoj li tuj ekmilitis kontraŭ Danio, konkeris la firman teron, konkeris vintre ankaŭ Fyn kaj Zelandon. En la 8.3. Frederiko la 3-a (Danio-Norvegio) devis cedi okaze de la Traktato de Roskilde la teritoriojn Skanion, Blekinge kaj Halland, Bohus (fortikaĵo en Västra Götalands län), Bornholm kaj la Konventejon Trondheim. Pro neplenumo de ĉiuj packontraktkondiĉoj la militema svedo denove agresis kontraŭ Danio. La sieĝon de Kopenhago li devis finfine haltigi pro la alveno de helptrupoj holandaj, brandenburgiaj, imperiestraj. Li mortis ankoraŭ antaŭ la fino de tiu ĉi malfavora milito. La Traktato de Kopenhago (1660) malkomencigis la militon inter la du ŝtatoj.
Literaturo Redakti
- S. Pufendorf, De rebus a Carolo Gustavo gestis (Nürnberg 1696
- Lundblad, Karl X. Gustafs historia (Stockholm 1825)
- Ignatius, Finlands historia under Karl X. Gustafs regering (Helsinki 1865)
- Ellen Fries, Bidrag till kännedomen om Sveriges och Nederländernas diplomatiska förbindelser under Karl X. Gustafs regering (Upsala 1883)
- Wibling, Karl X. Gustaf och Georg Rakoczy II. (Lund 1891)
- G. Jones, The diplomatic relations between Cromwell and Charles X. Gustavus (Heidelberg/ Lincoln 1897)
Fonto Redakti
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 647-648, kio legeblas tie ĉi interrete.