Elektoprinclando Saksio
(Alidirektita el Elektoprinclando Saksujo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saksio (apartigilo) |
La Elektoprinclando Saksio, mallonge Elekto-Saksio (aŭ -Saksujo), germane Kurfürstentum Sachsen aŭ Kursachsen, estis teritorio de la Sankta Romia Imperio, situanta proksimume en la hodiaŭaj federaciaj landoj Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio. Ĝi estis grava lando por la protestanta Reformacio kaj dum tempo unu el la plej gravaj protestantaj potencoj en Germanio. Ĝi tamen perdis multe de sia influo, ĉefe pro la malfeliĉa "Lepsika divido" inter la du dinastiaj branĉoj de la reganta dinastio Wettin, la "Ernestidoj" kaj la "Albertidoj", kaj ĝian gvidan rolon multe transprenis la plifortiĝanta najbaro Prusio.
Elektoprinclando Saksio, Elekto-Saksio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kurfürstentum Sachsen, Kursachsen | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
historia lando • elekta princlando • ŝtato de la Sankta Romia Imperio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
1 100 000
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
Rangaltiĝo de Saksio-Wittenberg al elektoprinclando
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Pereo:
|
Dissolvo de la Sankta Romia Imperio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Eta kronologio
redakti1356
- Ora buleo: Duko de Saksio-Wittenberg iĝas princo-elektisto
1422
- Askanoj formortas; dinastio Wettin heredas princo-elektisto-rangon kaj landon kaj unuigas ĝin kun margraflando Meißen
1440
- Unuiĝo kun landgraflando Turingio
1485
- La "Lepsika Divido": Ernestidoj ricevas Turingion, Vitenbergon kaj princo-elektistecon; Albertidoj ricevas margraflandon Meißen
1539
- Reformacio: La ernestida princo-elektisto Frederiko la 3-a protektas Luteron. La Wettin-aj landoj iĝas luteranaj. Saksio fariĝas unu el la gvidaj protestantaj potencoj en Germanio
1547
- "Kapitulaco de Wittenberg": post la Batalo de Mühlberg (venkitis Johano Frederiko la Grandanima) la Ernestidoj perdas Vitenbergon kaj princo-elektistecon al la Albertidoj, pluhavas nur Turingion, kiu ekde 1572 disfalas en multajn ŝtatetojn, la Ernestaj duklandoj
1697
- La albertida princo-elektisto Aŭgusto la Forta iĝas katoliko por elektiĝi reĝo de Pollando-Litovio. Elekto-Saksio (kies popolo restas luterana) eniras personan union Saksio-Pollando (ĝis 1763)
1806
- Dissolvo de la Sankta Romia Imperio. La albertida elektoprinclando rangaltiĝas al reĝlando, sed estas reduktita al la proksimuma teritorio de la iama margraflando Meißen, la Wettin-a kernlando (proksimume la hodiaŭa Saksio). Vitenbergon ĝi perdas al Prusio kiu faras el ĝi la "provincon Saksio".