Malfermi la ĉefan menuon

Mühlberg (Turingio)

Mühlberg ĝis la fino de 2008 estis memstara administra komunumo en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio en Germanio. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 1319 loĝantojn. Ekde la jaro 2012 ĝi kun la najbaraj eksaj komunumoj Wandersleben, Grabsleben kaj Seebergen konsistigas novan komunumon Drei Gleichen. Administra centro de la nova komunumo estas la loĝloko Wandersleben.

Mühlberg
Blazono
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Urborajtoj
Koordinatoj 50°52′03″N 10°49′27″O  /  50.8675°N, 10.82417°O / 50.8675; 10.82417 (Mühlberg (Turingio)) (mapo)Koordinatoj: 50°52′03″N 10°49′27″O  /  50.8675°N, 10.82417°O / 50.8675; 10.82417 (Mühlberg (Turingio)) (mapo)
Alto super la marnivelo 290 m
Areo 22,48 km²
Telefona antaŭkodo 036256
Poŝtkodo 99869
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16 0 67 048
Komunumestro Karsten Ullrich
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Markt 15
99869 Mühlberg
Oficiala retejo http://www.muehlberg-online.de/
Information icon.svg
vdr

Radegundo-veneradoRedakti

En la protestantisma Kirko Sankta Luko estas kapelo kiu memoras pri Sankta Radegundo de Turingio. Surmonte apud la Kastelo Mühlburg videblas spuroj de la origianal kapelo.

Gefiloj konatajRedakti

Vidindaĵoj kaj kulturoRedakti

Multas en Mühlberg la kulture interesaj aĵoj. Jen la plej gravaj:

  • Tra la komunumo kondukas la Panoramo-vojo de Geoparko Inselsberg-Drei Gleichen
  • La plej grava vidindaĵo estas sendube la eoste situanta burgo Mühlburg, unu el la famaj Kasteloj Tri Gleichen
  • Vidindas ankaŭ Mühlberger Spring, forta karsta fonto
  • Imponas la protestantisma fortikaĵ-preĝejo Sankta Luko
  • Mühlberg havis kelkajn muelejojn movigitajn per la rojo Weidbach; inter ili plej grandas kaj plej aĝas Steigmühle menciita en 1249 kaj funkciinta ĝis 1970. Ĝia akvorado havas diametron de 5 metroj. Gustav Freytag rakontas pri la muelejo en sia romano Das Nest der Zaunkönige.
  • Gut Ringhofen: La ĉevilaĝrande en la direkto de Wechmar situanta bieno nombriĝas inter la plej malnovaj unuopaj farmistejoj de tuta Turingio. Ĝi konstruitis en la 10-a jarcento kiel antaŭdefendilo de Kastelo Gleichen. En 1816 donacis la reĝo de Prusio al la meritplena oficiro Karl Müffling la bienon. Tie ĉi kaj en Erfurto li pasigis la lastajn jarojn. Nuntempe troviĝas memloke rajdejo, golfejo kaj hotelo.
  • Witternscher Hof: Familio Witterda menciitis en 1555 la unuan fojon en feŭdletero. En 1619 la dinastilinio mühlberga ŝanĝis la nomon je Von Wittern. En 1755 posedantis Johann Heinrich Beck kies familio havas havas hodiaŭ tomboŝtonon sur la loka tombejo. Inter 1953 kaj 1990 la tuto estis kolĥozo. Nuntempe ĝi estas en la manoj de privata kamparano.
  • Urbodomo ĉe bazarplaco: la unua mencio ĝia estis en 1525; ĝi forbrulis en 1894 kaj rekonstruitis ĝis 1896. Moderniĝo fariĝis ĝis 1993. Hodiaŭ enestas gastejo, privataj loĝejoj kaj societarejo. Antaŭ la urbodomo staris ĝis julio 2017 tilio kiun trafis fulmo tri jaron antaŭe. Troviĝas surplace ankaŭ puto kaj isatomuelejo.
  • Sudokcidente de la vilaĝo kaj alirebla tra Sau-vojeto ĉelime de la armea ekzercejo de Ohrdruf troviĝas la kampeto Auf der Ave Maria. Tie ĉi staris eta Mario-kapelo en Mezepoko kiun atestas nuntempe nur duone enfosita muroŝtono.
  • Ĉirkaŭ 1500 metrojn pli nordokcidente estas la lageto Ringhofer Teich aŭ Bergmannsteich kie ekspluatitis malgrandskale en la malafrua 18-a jarcento vitriolo kaj ŝtonkarbo malbonkvalita por funckiigi brikejon. Tamen tiu ĉi minejo iĝis historie grava: ĉar tie ĉi la posta inĝeniero kaj leŭtenanto Carl Christoph Besser, laborinte surloke inter 1763 kaj 1774, konstruis la unuan vapormaŝinon en Turingio. Ĝin li funkciigis kelkajn semajnojn por manaĝi la problemon de fosa akvo. Pro financaj kialoj la minejo bankrotis. Besser dungitis poste por konstrui la modernan stelobservejon sur la monteto Seeberg apud Gotha. Interesiĝo pri maŝinkonstruado pro tio lamis.
  • Eoste de Mühlberg troviĝas la valeto Heiliger-Kreuz-Graben. Tie kelkaj fundamentoj de frua Kruco-kapelo videblas, kiu servu al la transportistoj de sur Kupro-vojo al edifa paŭzo. Post la Reformacio la preĝetejo ekmalgravis kaj kadukiĝis.
  • Mallonge plie migrantoj trafis terfalon Schmallthal, fenomenon kiu estiĝis per naturaj ellesiviĝoj de gipsŝtonaĵoj enteraj provokantaj truojn. La truojn de la 19-a jarcento intertempe plenigitis.
  • Ĉe la komunumfino en la direkto de Röhrensee inaŭguritis en la 8.9.2013 reproduktita ŝtona kruco memorante tragikan akcidenton de la 8.6.1842 kiam 32 jaraĝa muelistino Friederike Thiel morttrafitis de fulmo kune kun sia 10 jara filiono Albertine. La originalan krucon (de ĉ. 1450) ŝtelitis en 1982. Responis pri la rekonstruo la Mühlberga kultursocieto. Iam la lokano instruista Karl Heepe faris enskribaĵon sur ĝi. Danke al raporto de 1916 en la organo de la Societo de la Turingia Arbaro la kruco ekfamiĝis. La lasta foto de la netuŝita kruco datumas de la 1964-a jaro. En 1971 la kruco jam estis tre damaĝita kaj rompita.
  • Mallonge antaŭ la komunuma limo de Röhrensee troviĝas la kvartalo sendoma Neusis kiu senloĝantarigitis dum la Tridekjara milito.

Tra Schloßleite kondukas la ĉefa migradopado inter Jena kaj Eisenach kiel ankaŭ la belega Gustav-Freytag-pado kondukanta ĝis Kastelo Wachsenburg en Holzhausen. Krom Mühlburg kaj Radegundo-kapelo admireblas ankaŭ:

  • la belvidejo Triniusblick. Fino de la 19-a jarcento oni aranĝis tiun ĉi belvidejon je honoro de la verkisto August Trinius.
  • la geotopo Am Eckardtshög. Ĉi tie oni informiĝas pri la diversaj teraj tavoloj kaj gipsaĵoj je aĝo de ĉ. 225 milionoj da jaroj. Gipso ekspluatitis en malgrandaj ŝtonrompejoj, ekz. ĉe la geotopo ĉe Blumenberg kaj en la alabastro-rompejo malsupre de Kastelo Wachsenburg.
  • la fonto Eymersborn. Ĝia akvo akvigas la torffosejoj ĉe la norda flanko de la pado en la Gleichen-valo.
  • limŝtonoj: En la 16-a jarcento komenciĝas la moderna landlimsignado per limŝtonoj. Migranτe sur la Freytag-pado oni konfrontiĝas al ne ĉ. 80 limŝtonoj portantaj la radon de Majenco kaj la jarnumeron 1777. La tiama suvereno, lia majenca ĉefepiskopa moŝto Friedrich Karl Joseph von Erthal vizitis en 1777 kaj Mühlberg kaj Erfurton pro ke oni metis multajn limŝtonojn tie ĉin kaj en Erfurto la belan Erthal-obeliskon sur Katedralplaco.