Hermann Müller (botanikisto)

Heinrich Ludwig Hermann MÜLLER (naskiĝinta la 23-an de septembro 1829 en Mühlberg, mortinta la 25-an de aŭgusto 1883 en Prad am Stilfserjoch) estis grava germana botanikisto kaj pedagogo. Lia avo estis la apotekisto Johann Bartholomäus Trommsdorff.

Hermann Müller
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1829 (1829-09-23)
en Mühlberg
Morto 25-an de aŭgusto 1883 (1883-08-25) (53-jaraĝa)
en Prad am Stilfserjoch
Lingvoj germana
Loĝloko Reĝlando Prusio
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo botanikisto • entomologo
vdr

Vivo redakti

La patro, pastoro protestantisma en Mühlberg, transdonis kaj al Hermann kaj al lia frato Fritz Müller inklinon je naturaj sciencoj. Post pasigo de la bazlernejaj jaroj en Mühlberg li frekventis en Erfurto la Reĝan gimnazion: post la abiturienta ekzameno Müller studis en Halle (Saale) kaj en Berlino matematikon kaj natursciencojn. En 1852 li trapasis la ŝtatan ekzamenon pri gimnazidocenteco kaj doktoriĝis. La provan jaron li faris en la malhumanisma mezlernejo "Friedrich Wilhelmstädtische Realschule" en Berlino. Post pasko 1855 li entreprenis studvojaĝojn speciale en Slovenion serĉonte en la karstaj kavernoj de la Krajna-regiono skarabojn senokulajn. La rezultojn li priskribis en la gazeto "Stettiner entomologische Zeitung" (li i.a. ankaŭ trovis la novan specon de Glyptomerus cavicola). En aŭtuno 1855 oni vokis lin je instruado al Lippstadt.

Unue Müller okupiĝis pri angiospermoj kaj nudsemplantoj en la ĉirkaŭaĵoj de Lippstadt pri kio li skribis en la jarlibro lerneja je pasko 1858. Poste li ekokupiĝis pri la briofitoj de la provinco Vestfalio. Li diligente kolektadis ĉiujn specojn de ili kaj akiris danke al vasta interŝanĝado kun aliaj eŭropaj fakuloj grandegan gamon da plantoj, tial ke lia sekplantaro tre kompletis. La rezultojn li publikigis sub la titolo Geographie der Laubmoose Westphalens en "Verhandlungen des naturhistorischen Vereins für die preußischen Rheinlande und Westphalens". Samtempe li eldonis la akurate faritan libron Herbarium westphälischer Laubmoose, en Lippstadt inter 1864 kaj 1866.

Kiam aperis en 1863 furora verko de la frato Fritz en St. Catharina (Für Darwin) Hermann ekinteresiĝis pri la teorioj de Charles Darwin. Komeniĉiĝis vigla interŝanĝo letera inter li kaj la frato per kio ambaŭ informis pri la plej novaj eltrovitaĵoj. Unue Hermann provis pruvi la darvinan teorion ĉe briofitoj kaj publikigis Thatsachen der Laubmooskunde für Darwin ĉe "Verhandlungen des botanischen Vereins für die Provinz Brandenburg" (1866). Post kiam Darwin editoris la verkon pri la fekundigo de orkidacoj Hermann Müller ekesploris pri la rilato inter floroj kaj insektoj. Ĉe tiu ĉi esplorkampo li restis multajn jarojn.

Unue aperis Beobachtungen an westphälischen Orchideenn "Verhandlungen des naturhistorischen Vereins für das preußische Rheinland und Westphalen" (1868 u. 1869). Poste li etendis la observojn de interrilatoj floraj-insektaj kaj je aliaj kreskaĵoj de sia patrujo kaj publikigis samfakgazete en 1869 Anwendung der Darwin'schen Theorie auf Blumen und Insekten. Ĝis tiam ĉiam temis pri la adaptiĝo de la floroj je insektoj - sed nun temis ankaŭ pri la inversa fenomeno: Anwendung der Darwin'schen Theorie auf Bienen (1872). Baldaŭ poste aperis lia ĉefverko Die Befruchtung der Blumen durch Insekten und die gegenseitige Anpassung Beider (Lepsiko 1873) kiun sekvis du kompletigaĵoj Weitere Beobachtungen über die Befruchtung der Blumen durch Insekten (1878/79). Kontraŭdiroj fare de maldarvinemuloj post la libra apero ekis plimalfaciliĝi.

Reagoj redakti

Pro la senkondiĉa subteno de darvinismo la konservativistaj katolikaj politikistoj riproĉis al li propagandon pri danĝeraj hipotezoj enlerneje volante forigi lin disde la instruado. Eĉ en parlamento debatitis pri li en la jaro 1879. Müller, kiu mem estis tolerema persono, respondis per la skribitaĵo Die Hypothese in der Schule (Bonn 1879) kio impresis ankaŭ la responsulojn en la edukadministerio. Poste Müller ekokupiĝis pri la alpojalpa faŭno kaj faris longajn vojaĝojn tien. La rezultojn legeblis en la verko Die Alpenblumen, ihre Befruchtung durch Insekten und ihre Anpassung an dieselben (Leipzig 1881). Baldaŭ post tio li nomumitis profesoro. Dum vojaĝo al Stelvia pasejo li mortis je pulma embolio. Li entombigitis en Sudtirolo.

Fonto redakti

  • "Müller, Hermann" far de Wilhelm Heß, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 52 (1906), p. 511-512, kio relegeblas interrete ĉi tie.