Gimnospermoj
La gimnospermoj[3] (Gymnospermae), aŭ pinofitoj[4], aŭ nudsemplantoj (la termino Gymnospermae elvenas el la grekaj gimno, nuda, kaj spermo, semo), estas aro de semplantoj. Male al florplantoj kies ovoloj estas en ujo, iliaj ovoloj estas nudaj, sen ovolujo.
Nudsemplantoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Malfrua Ĵurasio - Nun | ||||||
Folioj de Picea glauca
| ||||||
Biologia klasado | ||||||
| ||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||
Historio
redaktiEstus Teofrasto (ĉ. 374 ant. JK – ĉ.286 ant. JK) kiu unue distingis la nudsemplantojn kaj la florplantojn. John Ray uzas, fine de la 17a jarcento, tiun malsamecon en sia klasigo, kiu estas unu el la unuaj provoj de natura klasigo.
Priskribo
redaktiEstas nune ĉirkaŭ 800 ĝis 1 000 specioj, en 75-80 genroj kaj 14 familioj, sed ili estis ĝis 20 000 specioj. Nun estas ĉefe pinofitoj, kiuj havas 7 familiojn. Ili estas ĉiuj lignaj plantoj, tio estas arboj aŭ arbetoj, kun normala kambiumo. La reproduktigaj organoj estas kuniĝaj en strobilo, ĉiam unuseksa. La uloj povas havi kaj virseksajn kaj inseksajn strobilojn (specio monoika), aŭ nur unu sekson (specio dioika). La polenado estas perventa. La folioj estas plejofte ĉiamverdaj, longaj kaj maldikaj. Kelkfoje tamen, ili falas ĉiujare (ekzemple ĉe lariko).
Klasifiko
redaktiEstas 4 subklasoj, kun 9 ordoj kaj 12 familioj[5],[6]:
- Gymnospermae - gimnospermoj
- Cycadidae - cikasedoj
- Ginkgoidae - ginkedoj
- Ginkgoales Gorozh. - ginkaloj
- Ginkgoaceae Engl. - ginkacoj
- Ginkgoales Gorozh. - ginkaloj
- Gnetidae - gnetedoj
- Ephedrales Dumort. - efedraloj
- Ephedraceae Dumort. - efedracoj
- Gnetales Blume - gnetaloj
- Welwitschiales Skottsb. ex Reveal - velviĉialoj
- Welwitschiaceae Caruel - velviĉiacoj
- Ephedrales Dumort. - efedraloj
- Pinidae - pinedoj
- Araucariales Gorozh. - araŭkarialoj
- Araucariaceae Henkel & W.Hochst. - araŭkariacoj
- Cupressales Link - kupresaloj
- Cupressaceae Gray - kupresacoj
- Pinales Gorozh. - pinaloj
- Pinaceae Spreng. ex Rudolphi - pinacoj
- Sciadopityaceae Luerss. - sciadopitiacoj
- Taxaceae Gray - taksusacoj
- Podocarpales Pulle ex Reveal - podokarpaloj
- Podocarpaceae Endl. - podokarpacoj
- Araucariales Gorozh. - araŭkarialoj
Bibliografio
redakti- Allaby, Michael and Richard Garrat 2006 : Grasslands. Biomes of the earth. Chelsea House, New York NY 10001, 270 pp. ISBN 0-8160-5323-5 angle
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Sinnott, E. W. 1935. Botany. Principles and Problems, 3d edition. McGraw-Hill, New York.
- ↑ T. Cavalier-Smith (1998). A revised six-kingdom system of life (angle), p. 203–266. Arkivita el la originalo je 2018-03-29. Alirita 2019-12-06.
- ↑ gimnospermoj en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ pinofitoj en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ A new classification and linear sequence of extant gymnosperms
- ↑ Gymnosperms ĉe World Flora Online. Arkivita el la originalo je 2020-01-13. Alirita 2020-03-31.