John Ray estis angla naturalisto, foje referita kiel la patro de angla naturhistorio. Ĝis 1670, li skribis sian nomon kiel John Wray. De tiam li uzis "Ray", post "konstatis ke tia estis la praktiko de lia familio antaŭ li".[1]

Johannes Rayus
(1627-1705)
angla kuracisto, botanikisto, filologo kaj naturalisto
angla kuracisto, botanikisto, filologo kaj naturalisto
Persona informo
John Ray
Naskiĝo 29-a de Novembro 1627
en Black-Notley, apud Braintree, Anglio
Morto 17-a de Januaro 1705
en Black-Notley, apud Braintree, Anglio
Tombo Black Notley (St. Peter and St. Paul) Churchyard vd
Lingvoj latinaangla vd
Loĝloko Anglio vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Triunua Kolegio, Kembriĝo
Kolegio de Sankta Katarina, Kembriĝo
Profesio
Okupo botanikisto • briofitologo • ornitologo • zoologo • teologo • natursciencisto vd
Laborkampo natura historio vd
Verkado
Verkoj Historia Plantarum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li publikigis gravajn verkojn pri botaniko, zoologio, kaj natura teologio. Lia klasifiko de plantoj en lia Historia Plantarum, estis grava paŝo direkte al moderna taksonomio. Ray malaprobis la sistemon de dikotoma dividado laŭ kiu specio estis klasifikita laŭ antaŭimagita, ĉu/aŭ tiposistemo, kaj anstataŭe klasigi plantojn laŭ similecoj kaj diferencoj kiuj elvenas el observado. Tiel li avancis sciencon empirian kontraŭ la dedukta raciismo de la skolastikismo. Li estis la unua se temas pri doni biologian difinon de la esprimo specio.[2]

Verkoj de Ray redakti

Ray publikigis ĉirkaŭ 23 verkojn, depende el kial kalkuli ilin. La biologicaj verkoj estis kutime en latina, la resto en angla. Ĉiukaze ĉiuj estas konataj en Anglio per ties anglalingvaj nomoj.[3]

  • 1660: Catalogue of Cambridge plants.
  • 1668: Tables of plants
  • 1668: Catalogue of English plants plus Fasiculus (an appendix)
  • 1670: Catalogue of English proverbs.
  • 1673: Observations in the Low Countries and Catalogue of plants not native to England.
  • 1674: Collection of English words not generally used.
  • 1675: Trilingual dictionary, or nomenclator classicus.
  • 1676: Willughby's Ornithologia. "Fakte la libro estis de Ray, baze sur antaŭaj notoj de Francis Willughby".[3]p52 [4]Ĉapitro 12 "Willughby and Ray laid the foundation of scientific ornithology".[5]
  • 1682: New method of plants.
  • 1686: History of fishes +frontis & 187 engraved plates. Ilustraĵoj de Fellows of the Royal Society. 79 ilustraĵoj el Samuel Pepys, la Prezidento.
  • 1686–1704: History of plants. 3 vols, vol 1 1686, vol 2 1688, vol 3 1704. La tria volumo sen ilustraĵoj, kaj tiel la helpinto James Petiver publikigis la katalogon de Petiver laŭ partoj, 1715–1764, kun ilustraĵoj.
  • 1690: Synopsis of British plants.
  • 1691: The wisdom of God. 2a eld 1692, 3a eld 1701, 4a eld 1704. Tiu estis lia plej populara verko. Plagiota de William Paley en sia Natural theology of 1802.[3]p92 [4]p452
  • 1692: Miscellaneous discourses concerning the dissolution and changes of the world. This includes some important discussion of fossils. Ray insistis, ke fosilioj estis iam vivantaj, male al siaj amikoj Martin Lister kaj Edward Llwyd.
  • 1713 Three Physico-theological discourses. The posthumous works of Robert Hooke. London. repr. 1969 Johnson N.Y.</ref>p327
  • 1693: Synopsis of animals and reptiles.
  • 1693: Collection of travels.
  • 1694: Collection of European plants.
  • 1695: Plants of each county (Camden's Brittania).
  • 1696: Brief dissertation.
  • 1700: A persuasive to a holy life.
  • 1705. Method and history of insects. (Postmorta kaj seneldona)
  • 1713: Synopsis of birds and fishes.

Notoj redakti

  1. Gunther, Robert W.T. 1928. Further Correspondence of John Ray. Ray Society, London. p16
  2. Historia plantarum generalis, in the volume published in 1686, Tome I, Libr. I, Chap. XX, page 40 (Quoted in Mayr, Ernst. 1982. The growth of biological thought: diversity, evolution, and inheritance. Cambridge, Mass.: Belknap Press: 256)
  3. 3,0 3,1 3,2 Keynes, Sir Geoffrey [1951] 1976. John Ray, 1627–1705: a bibliography 1660–1970. Van Heusden, Amsterdam.
  4. 4,0 4,1 Raven, Charles E. 1942. John Ray, naturalist: his life and works. Cambridge.
  5. Newton, Alfred 1893. Dictionary of birds. Black, London

Aliaj fontoj redakti

  • Raven, Charles E. 1950: John Ray, naturalist: his life and works
  • Ray, John 1686: Historia plantarum species, etc. 3 vols. Vol. I. Londini: Clark.
  • Ray, John 1713a: Synopsis methodica avium & piscium: opus posthumum, etc. (vol. 1: Avium) [en Latina]. William Innys, London. Digitala versio Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
  • Ray, John 1713b: Synopsis methodica avium & piscium: opus posthumum, etc. (vol. 2: Piscium) [en Latina]. William Innys, London. Digitala versio Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti