Francis Willughby (foje literumita Willoughby)[1] (22-a de novembro 1635 - 3-a de julio 1672) estis angla ornitologo kaj iktiologo.[2] Li estis studento, amiko kaj kolego de la naturalisto John Ray ĉe la Kembriĝa Universitato, kaj partoprenis kelkajn el liaj ekspedicioj kaj interesoj. Ray zorgis presigi la Ornithologia libri tres (Tri librojn pri ornitologio) de Willughby post lia subita morto.

Francis Willughby
Persona informo
Francis Willughby
Naskiĝo 22-an de novembro 1635 (1635-11-22)
en Warwickshire
Morto 3-an de julio 1672 (1672-07-03) (36-jaraĝa)
en Wollaton Hall
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Church of St John the Baptist, Middleton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latinaangla vd
Loĝloko Middleton Hall, Tamworth vd
Ŝtataneco Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Trinity College
Universitato Harvard
Bishop Vesey's Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Sir Francis Willoughby (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Lady Cassandra Ridgeway (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Emma Barnard (en) Traduki (1667–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Cassandra Willoughby, Duchess of Chandos (en) Traduki, Thomas Willoughby, 1st Baron Middleton (en) Traduki, Sir Francis Willoughby, 1st Bt. (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo
iĥtiologo
natursciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ornitologio kaj iktiologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Ornithologia libri tres vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Titolpaĝo, Historia piscium, publikigita ĉe Oksfordo, 1686.
Paĝo el Ornithologia, montranta la speciojn de la Monedo, Pirokorako, Pigo kaj Garolo, ĉiuj el ili korvedoj.

Willughby naskiĝis ĉe Middleton Hall, Warwickshire al Sir Francis Willoughby kaj Cassandra Ridgway. Li studis ĉe Bishop Vesey's Grammar School (Episkopa malalta lernejo de Vesey), Sutton Coldfield kaj Trinity College.[3] En 1667 li edziĝis al Emma Barnard, filino de Sinjoro Henry Barnard de Bridgnorth kaj Londono. Ili havis tri filojn. La unua, nome Francisko, mortis 19-jara, dum lia filino Cassandra Willoughby edziniĝis al la Duko Chandos, kiu estis patrono de Mark Catesby. Lia dua filo estis Tomaso, kiu iĝis Barono Middleton, unu el dek samuloj (paĝioj) kreitaj de reĝino Anne.[4]

Ĉe Cambridge Francis Willughby ricevis instruadon de la naturalisto John Ray. En 1662 ili vojaĝis al la okcidenta marbordo de Anglio por studi la reproduktadon de marbirdoj. Inter 1663 kaj 1666 ili kune turneis en Eŭropo, vojaĝante tra Nederlando, Germanio, Svislando kaj Italio. Ili disiĝis ĉe Napolo kaj Willoughby revenis hejmen tra Hispanio. Dum revenado al Anglio ili elpensis planojn publikigi la rezultojn de siaj studoj. Willughby mortis pro pleŭrito dum la preparado de tiu laboro, sed Ray publikigis la Ornithologia libri tres en 1676, kun angla eldono du jarojn poste. Tion oni konsideras la komenco de scienca ornitologio en Eŭropo, revoluciiganta la ornitologian taksonomion per organizado de specioj laŭ iliaj fizikaj karakterizaĵoj.

Referencoj

redakti
  1. Literuma variado de Willoughby Universitato de Nottingham Konsultita la 20an de majo, 2007
  2. (1900) “WILLUGHBY, FRANCIS”, Dictionary of national biography, 62, p. 54–57. 
  3. Venn WLHY652F Willughby, Francis.
  4. Allen, Elsa G. (1951). "The History of American Ornithology before Audubon". Transactions of the American Philosophical Society, New Ser. 41 (3): 387–591. doi:10.2307/1005629.
  • Johnson, Joan (1981): Excellent Cassandra: The Life and Times of the Duchess of Chandos. Alan Sutton Publishing Limited, Gloucester, England.
  • Poole, William (2004): The Prae-Adamitae and the early Royal Society: Two Cases from the Periphery
  • Willughby, Francis (1676): Ornithologiae libri tres [in Latin]. John Martyn, London. Digitala versio Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today