Cikasaloj

ordo de plantoj
(Alidirektita el Cycadales)

La cikasaloj (latine Cycadales) estas planta ordo el gimnospermoj. Tiu ordo nuntempe entenas 2 familiojn, 10 genrojn kaj ĉirkaŭ 300 speciojn[2]. Tamen, ĝia diverseco estis pli granda dum la ĵurasio. Ĝia tipa genro estas cikaso[3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cikasaloj
Bowenia spectabilis
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Klaso: ekvizetopsidoj Equisetopsida
Subklaso: cikasedoj Cycadidae [1]
Ordo: cikasaloj Cycadales
Pers. ex Bercht. & J.Presl [2]
Cycas
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La cikasaloj tipe havas lignecan trunkon kun krono da folioj supre. Ilia alto varias, inter plurajn centimetrojn kaj plurajn metrojn.

Ĉiu cikasala planto estas aŭ vira aŭ ina, sed ne gea, malsimile al la angiospermoj.

Distribuo redakti

La cikasaloj troviĝas en tropikaj kaj subtropikaj landoj: en Sud-Ameriko kaj Centr-Ameriko kaj Meksiko, en Antiloj, en Aŭstralio, Melanezio, Mikronezio, Suda Azio, Ĉinio, Japanio, Madagaskaro, kaj Sud-Afriko.

 

Taksonomio redakti

Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (1 apr. 2020)[4],[2], de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

Referencoj redakti

  • Chaw, S.-M.; Walters, T.W.; Chang, C.-C.; Hu, S.-H.; Chen, S.-H. (2005). “A phylogeny of cycads (Cycadales) inferred from chloroplast matK gene, trnK intron, and nuclear rDNA ITS region”, Molecular Phylogenetics and Evolution (en) 37 (1), p. 214–234. doi:10.1016/j.ympev.2005.01.006. 
  • Hill, K.D.; Stevenson, D.W.; Obsorne, R. (2004). “The World List of Cycads”, Botanical Review (en) 70 (2), p. 274–298. doi:[[doi:10.1663%2F0006-8101%282004%29070%5B0274%3ATWLOC%5D2.0.CO%3B2|10.1663/0006-8101(2004)070[0274:TWLOC]2.0.CO;2]].