Malfermi la ĉefan menuon

Sankta Radegundo, germane Hl. Radegundis von Thüringen, france Sainte Radegonde de Poitiers, (naskiĝis ĉirkaŭ 520 en Turingio, mortis la 13-an de aŭgusto 587 en Poitiers) estis germana sanktulino kaj franca reĝino.

Radegundo de Turingio
franca reĝino

St. Radegund Saint-Germain l'Auxerrois.jpg

Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 520
en Erfurto
Morto 13-an de aŭgusto 587 (0587-08-13)
en Puatiero
Tombo Église Sainte-Radegonde-de-Poitiers [#]
Religio katolika eklezio [#]
Familio
Dinastio Merovidoj [#]
Patro Bertachar [#]
Edzo

Klotaro la 1-a [#]

Profesio
Okupo poeto • monarkoverkistomonaĥino [#]
Sanktulino
Atributoj terenmetitaj reĝaj insignoj antaŭ Kruco-parto
Patroneco urbo Poitiers
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Radegundo-kapelo en la Preĝejo Sankta Luko en Mühlberg/Turingio

VivoRedakti

La kruela kaj regad-avida onklo Hermanfrid mortigis ŝian patron Berthar, princon turingian. Kiam la frankaj reĝoj Klotaro la 1-a kaj Teodoriko la 1-a batalis kontraŭ Hermanfrid pro perfido dum 527-530 kaj venkis en batalo ĉe la rivero Unstrut en 531 (post tio Turingio iĝis parto de la regno de la frankoj), Klotaro prenis kun si en Franclandon Radegundon, la filinon de Berthar. Ŝi edukitis kaj baptitis sur Kastelo Athies en la nordfranca Vermandois-regiono.

Ŝi edziniĝis post sia unua fuĝprovo. Ŝi jam ĉiam estis tre pieca, maldiboĉa kaj bonkora je malriĉuloj. Kiel edzino ŝi kontinuigis la kristanan vivon. Kiam la franca reĝo ordonis la murdon de ŝia unusola frato (la kaŭzo por tiu fiago estas nekonata) ŝi volis forlasi la kortegon reĝan kaj ekvivi kiel monakino. La reĝo konsentis post longa nedecido. Sankta Medardo de Noyon, episkopo, mem donis al ŝi la vualon. En Noyon ŝi malsurmetis ĉiujn reĝajn aferojn por meti ilin antaŭ la altaron. La reĝo donis al ŝi bienon reĝan de Saix ĉe Loudon en la departemento Vienne kie ŝi eĉ pliakrigis la spiritan vivon sub la gvido de la pastro Juniano. Al multaj preĝejoj ŝi disdonis havaĵojn, ekz. al la Marteno-kirkoj de Tours kaj Candes-Saint-Martin en la departemento Indre-et-Loire. Paralele ŝi ade okupiĝis pri karitataj verkoj. Inter 544 kaj 559 ŝi konstruigis kun reĝa permeso grandan monakejon en Poitiers kaj serĉis aliajn piecajn virgulinojn por komuna vivo. Sanktan Agnes ŝi nomumis abatino surloka. Ŝia disĉiplino kaj posta biografiistino Bandomina devis ĉiutage laŭtlegadi antaŭ ŝi, eĉ ĉe enlitiĝo.

Danĝero de malmonakinigoRedakti

Tiam la reĝo ekpentis pri la iama permeso je monakineco edzina kaj intencis repreni ŝin hejmen. Laŭ peto ŝia la sankta episkopo Germano de Parizo peradis sukcese. La monakejo ricevis eklezian aprobon en la jaro 567-a ĉe la Koncilio de Tours. Radegundo ankaŭ engaĝiĝis politike por forigi malpacon inter nobeloj kaj reĝoj. Ŝia vivo estis la tutan tempon tre asketisma kaj ŝi ŝatis kolekti relikvojn. De imperiestro Justino la 2-a de Bizanco ŝi ricevis tre belan evangelian libron, relikvojn diversajn, kaj parton de la kruco de Jesuo Kristo. Tiam la unuan fojon oni kantis la belegan himnon latinan Vexilla regis prodeunt verkitan de Venantius Fortunatus. Sekve la monakejo alinomitis je Monakejo Sankta Kruco. La monakinoj sekvis la regulon de Sankta Cezario de Arles. Ankoraŭ dum ŝia vivo petantoj ricevis spiritan helpon pere de ŝi.

Sankta Gregorio de Tours mem enterigis ŝin kaj skribe laŭdis ŝin. Baldaŭ sur ŝia tombo stariĝis preĝejo. La translokigo de ŝiaj ostoj okazis en la 11-a de februaro. Venantius Fortunatus, pia poeto, nomis ŝin patrino pro ŝia honorado fare de la fideluloj. Ne malpli ol 15 francaj vilaĝoj nomitis por ŝi. En 1592 la hugenotoj rabis ŝiajn relikvojn kaj forĵetis ilin.

Ŝi estas la patronino de Poitiers kaj reprezentatas surbilde kun terenmetitaj reĝaj insignoj antaŭ Kruco-parto. En la preĝejo en Missy-St. Radegonde videblas ĉe flanka pordo ok scenoj el ŝia vivo. En Mühlberg (Turingio) ekzistas Radegundo-kapelo en la preĝejo protestantisma. De la originala Radegundo-kapelo surmonte apud la Mühlburg-kastelo restis nur spuroj.

LiteraturoRedakti

  • Franca Ela Consolino: Due agiografi per una regina. Radegonda di Turingia fra Fortunato e Baudovinia. In: Studi Storici. Band 29, 1988, p. 143–159.
  • Renate Dissertori: Berichten Frauen anders? Die heilige Radegunde von Poitiers in den Viten des Venantius Fortunatus und der Baudonivia. Saarbrücken 2008, ISBN 978-3-8364-9139-6.
  • Hardy Eidam, Gudrun Noll (eld.): Radegunde – ein Frauenschicksal zwischen Mord und Askese. Ausstellungskatalog. Erfurt 2006, ISBN 978-3-938381-08-3.
  • Sabine Gäbe: Radegundis: sancta, regina, ancilla. Zum Heiligkeitsideal von Fortunat und Baudovinia. In: Francia. Band 16, 1989, p. 1–30.
  • Heike Grahn-Hoek: Gab es vor 531 ein linksrheinisches Thüringerreich? In: Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte. Band 55, 2001, p. 15–55.
  • Michael Friese (eld.): Die heilige Radegunde von Thüringen (Grüne Reihe Thüringen. Band 12). Verlagshaus Thüringen, Erfurt 2001, ISBN 3-89683-164-X.
  • Jörg Jarnut: Thüringer und Langobarden im 6. und beginnenden 7. Jahrhundert. In: Helmut Castritius, Dieter Geuenich, Matthias Werner (Hrsg.): Die Frühzeit der Thüringer. Archäologie, Sprache, Geschichte (=Reallexikon der Germanischen Altertumskunde. Ergänzungsband 63). Walter de Gruyter, Berlin/New York 2009, ISBN 978-3-11-021454-3, p. 279–290.
  • Sylvie Joye: Basine, Radegonde et la Thuringe chez Grégoire de Tours. In: Francia. Band 32, 2005, p. 1–18.
  • Dorothée Kleinmann: Radegunde. Eine europäische Heilige. Verehrung und Verehrungsstätten im deutschsprachigen Raum. Styria, Graz/Wien/Köln 1998, ISBN 3-222-12639-9.
  • Barbara Pischel: Radegunde. Zur europäischen Volkskunde. Lang, Frankfurt am Main 1997, ISBN 3-631-43603-3.
  • Josef Semmler: Mittelalterliche Klostervorsteherinnen: Radegunde von Poitiers, Gertrud von Nivelles, Lioba von Tauberbischofsheim. En: Heinz Finger (Hrsg.): Die Macht der Frauen (= Studia humaniora Bd. 36), Düsseldorf 2004, ISBN 3-7700-0847-2, p. 49–73.
  • Anne Bernet, Radegonde, collection « Histoire des reines de France », Pygmalion, 2007 ISBN 978-2-7564-0042-6.
  • Pour Dieu... : avec sainte Radegonde / Mauricette Vial-Andru ; illustré par Mechtilde Savigny. Chiré-en-Montreuil : Éd. des Petits Chouans, coll. « Pour Dieu... » n° 3, 12/2015, 64 p. ISBN 979-10-93168-09-8.

FontoRedakti

  • Vollständiges Heiligen-Lexikon, Band 5. Augsburg 1882, p. 23-24, kio legeblas interrete ĉi tie.