Isatomuelejo
Isatomuelejoj estis uzataj por prilabori isaton/izatidon, kiu antaŭ la 16-a jc grandstile uzitis por fari bluan koloron - antaŭ la triumfiro de indigo.

Historio de tiaj muelejojRedakti
La lasta isatomuelejo en Pferdingsleben funkciis ĝis 1910[1]. Ĉar Turingio estis centro de isata prilaborado, la konservitaj mueliloj troviĝas ĉefe tie, ekz. unu en Erfurto sur la Citadelo Cyriaksburg aŭ en Pferdingsleben. Modelo admireblas antaŭ hotelo en Bad Tennstedt. Tamen estis tiaj mueliloj ankaŭ inter la mueloloj ĉe Hürtz proksime de Kolonjo.
Muelejoj por fabrikado de ruĝa koloroRedakti
Kvazaŭ kontraŭo al isatomuelejo estis rubio-muelejo. Tie oni produktis ruĝan koloron. La koloro estis ekstraktata el radikoj. Tiujn oni antaŭe pulvorigis en muelejoj, ekz. en Frankenthal, Haßloch, Iggelheim, Mußbach kaj Speyer. La rendimenta produktaĵo pohektare estis je 60 duoblaj funtocentoj.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
SubnotojRedakti
- ↑ "Ende der blauen Phase", en: Die Umschau32/1910, p. 637–638. Referenco prenita el: "Ende der blauen Phase", en: Spektrum der Wissenschaft, 8/2010, ISSN 0170-2971, p. 58.