Mußbach an der Weinstraße

(Alidirektita el Mußbach (Neustadt))

Mußbach (elparolu: MUSbaĥ), portas la nomaldonon „ĉe la Vinvojo“ aŭ „ĉe la Vinŝoseo“ ekde 1935. Ĝi estas vinvilaĝo[1] kaj ekde 1969 urboparto de la ĉ. 3 km sudokcidente situanta sendistrikta urbo Neustadt ĉe la Vinstrato (Rejnlando-Palatinato).[2]

Mußbach an der Weinstraße
Blazono
Mußbach an der Weinstraße (Germanio)
Mußbach an der Weinstraße (Germanio)
DEC

Map

setlejo • komunumoparto en Germanio • Ortsbezirk of Germany
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto sendistrikta urbo
Urborajtoj Mußbach (urbo Neustadt ĉe la Vinvojo )
Telefona antaŭkodo 06321
Poŝtkodo 67435
Aŭtomobila kodo KUS
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 22′ N, 8° 10′ O (mapo)49.3692398.174327Koordinatoj: 49° 22′ N, 8° 10′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 145 m
Areo 14,596 km²
vdr

Geografio redakti

Situo redakti

 
la Weinbiet okcidente de Mußbach

Mußbachsituas en la Vorderpfalz en la montetlando, kie kreskas vinberujoj, rande de la Malaltebenaĵo de Supra Rejno sur alteco de 140 m.

Najbaraj vilaĝoj redakti

Najbaraj vilaĝoj estas en la sudokcidento la kerna urbo Neustadt, en okcidento respektive nordokcidento la Gimmeldingen kaj Königsbach, ambaŭ urbopartoj de Neustadt, en la nordo la urbo Deidesheim, en la nordoriento la komunumo Meckenheim, en la oriento la komunumo Haßloch kaj en la sudo la urboparto Lachen-Speyerdorf.

Akvejoj redakti

 
la rojo Mußbach lime al la najbara vilaĝo Gimmeldingen

La vilaĝa nomo venis de la 12 km longa rojo Mußbach, kiu fluas tra Gimmeldingen, poste tra Mußbach kaj enfluas fine 2 km sudoriente en la rojo Rehbach, la norda enbuŝiga brako de la rivereto Speyerbach.

En la mezepoko la akvo de la rojo Mußbach donis energion al dekdu akvomuelejoj.[3][4]

Historio redakti

 
malpermeso trairi (1807)

Ĉirkaŭ la jaro 780 la vilaĝo estis menciita unuafoje kiel Muosbach kiel posedaĵo de la monaĥejo Fulda.[5] La mezaltgermana esprimo por la akvejo kaj vilaĝo signifas „muska rojo“ ankaŭ en la senco „marĉa“; la meandroj de la rojo kaŭzas altan grundakvan nivelon.

 
iama urbodomo, hodiaŭ sidejo de la vilaĝa administrejo

Vidindaĵoj redakti

Alte Johanneskirche

En la centro de la vilaĝo estas la malnova Johanneskirche. Preĝejo en la altgotika stilo

Herrenhof

Eselsburg Eselsburg (Kurpfalzstraße 62) iama vindomo kun verkoj de Fritz Wiedemann (1920–1987).

Weißes Haus

La Weiße Haus ("blanka domo", Kurpfalzstr. 77–79) estas granda sinjora domo el la periodo de spekulanto-kompanioj.

Carl-Theodor-Hof

Korto el 1709 en la baroka stilo

Loblocher Schlössel (kasteleto de Lobloch)

 
vitejoj antaŭ la kuliso de la monto Weinbiet
 
DLR Rheinpfalz, konstruaĵo de AgroScience GmbH
 
naskiĝdomo de Albert Fraenkel, koresploristo

Literaturo redakti

  • Karl Bauer: Die ländliche Verfassung der Vorderpfalz. Dargestellt am Beispiel des Weindorfes Mussbach und seines Herrenhofes. Sonderdrucke volumo 52. Historischer Verein der Pfalz. Speyer. 1954
  • Johannes Lutwitz: Aus Mußbachs Vergangenheit. Beiträge zur Förderung der Heimatliebe. Selbstverlag. Mußbach. 1929
  • Otto Sartorius: Mussbach. Die Geschichte eines Weindorfes. Historischer Verein der Pfalz. Speyer. 1959

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Deutsche Weinstraße: Sammelwerk.NSZ Rheinfront. Ludwigshafen, dato 1935-10-21
  2. Amtliches Gemeindeverzeichnis 2006. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2014-08-02.
  3. Mühlenwanderweg. Arkivita el la originalo je 2012-03-30. Alirita 2011-02-15.
  4. Eselsweg, Stabenberg und Mandelblüte. Arkivita el la originalo je 2011-12-03. Alirita 2011-02-15.
  5. url=http://www.herrenhof-mussbach.de/index.php/beschreibung-herrenhof/ortsgeschichte Arkivigite je 2015-07-15 per la retarkivo Wayback Machine. Fördergemeinschaft Herrenhof. Die Ortsgeschichte. Elŝutita 2015-07-15}}