Speyerbach

La Speyerbach (esperante „Rojo de Speyer“) estas okcidenta, maldekstra flankrivero de la Rejno en Palatinato (Rejnland-Palatinato).

Speyerbach
Vojo de Gießhübelbach tra Speyer
rivero • rivereto
Bazaj informoj
Situo Pfälzerwald kaj Vorderpfalz (Rejnland-Palatinato, Germanio)
Longeco 60,1 km
Fluo
Fonto ĉe Speyerbrunn
- Alteco super marnivelo 296 m
Enfluejo en Rejno ĉe Speyer
- Alteco 92 m
Geografio
Trairataj urboj Lambrecht, Neustadt, Speyer
Trairataj komunumoj Elmstein, Esthal, Frankeneck, Hanhofen, Dudenhofen
Ŝildo de Speyerbach en Speyer
Ŝildo de Speyerbach en Speyer
La Gießhübelbach sub la malnova kvartalo de Speyerer
La Gießhübelbach sub la malnova kvartalo de Speyerer
Map
Vojo de Speyerbachs tra Pfälzerwald kaj rejnebenaĵ al la Rejno
vdr

La supra fluejo kaj ties alfluantoj formas kun sia vaste disbranĉigita valosistemo la mezan parton de Pfälzerwald. En la supra rejna ebenaĵo la rivero formas la plej grandan riversistemon de la regiono Vorderpfalz, kvankam ĝi perdis parton de la akvo ĉe tri disbranĉiĝoj.

La malsupra parto de la rivero estas minimume de 1200 jaroj en artefarita fluejo, kiu sekvas sian sedimentaĵan tavolon je la suda rando. En Speyer, kie parto nomiĝas Gießhübelbach, ĝi enfluas la Rejnon.

Akvejaj datumoj redakti

Superrigardo redakti

De la fonto ĝis la buŝo la Speyerbach longas 60 km, Ĝia sein akvokolekta areo havas 596 km². La meza akvo-kvanto estas en Neustadt ĉe la Vinstrato, do piede de la mezmontaro, ĉirk. 2,4 m³/s; la maksimuma ĝis nun estas 19,5 m³/s. En Neustadt la rivero disbranĉiĝas maldekstren al Rehbach. Restis al Speyerbach nur 2/3 de la akvokvanto. En Speyerdorf, urboparto de Neustadt la rivero perdis ankoraŭ akvon en la maldekstran kanalon Ranschgraben. En Hanhofer Wassergescheid la Woogbach forprenas duonon de la akvokvanton. Pli poste tio refluas al Speyerbach. La meza akvokvanto ĉe la buŝo estas 3 m³/s.

Vojo redakti

La fonto estas en alteco de 296 m sper MN meze de la mezmontaro Pfälzerwald ĉe la setlejo „Speyerbrunn“, parto de la komunumo Elmstein gehört. La ĉirkaŭantaj montoj altas ĝis 609 m (Eschkopf). Tuj apud fontlago al la rojo aldoniĝas alia pli forta rojo, la Erlenbach. Kiel vera fonto de Speyerbach oni ofte konsideras la fonton Husarenbrunnen je la monto „Eschkopf“ en alteco de 460 m.

Komence ĝi fluas orienten, poste nordorienten meandante tra la valo de Elmstein, pasante la komunumon Elmstein. Kvin kilometro malsupren alfluas dekstre la rojo Helmbach. La plej granda alfluanto estas la 20- kilometra longa Hochspeyerbach, supre de Frankeneck. la rivero turniĝas sudorienten kaj trafluas la urbeton Lambrecht.

Antaŭ Neustadt forlasas la mezmontaron. En Neustadt trafluas la mallarĝan landon kun monteto ambaŭflanke de la „germana vinstrato“. La suprarejnan ebenaĵon ĝi trafluas en sudorientan direkto kaj tuŝas „ Speyerdorf“, urboparton de Neustadt kaj la komunumoj Hanhofen kaj Dudenhofen. Antaŭ Hanhofen enflasas dekstre la Mühlbachgraben, tuj poste disbranĉiĝas maldekstren „Woogbach“ . Dum la sekvantaj 3 km unue alfluas dekstre Modenbach. Poste Woogbach, nun nomata Nonnenbach, kuniĝas en Speyer denove kun Speyerbach. Ĝi enflauas ĉe la haveno de Speyer en la Rejnon.

Alfluantoj redakti

  • Erlenbach, (dekstre), 4,9 km
  • Schwarzbach, (maldekstre), 3,8 km
  • Enkenbach, (maldekstre), 2,6 km
  • Mückentalbach, (maldekstre), 0,9 km
  • Weltersbach, (maldekstre), 2,8 km
  • Oselbach, (maldekstre), 2,1 km
  • Legelbach, (maldekstre), 4,2 km
  • Möllbach, (maldekstre) 1,1 km
  • Haselbach, (dekstre), 3,2 km
  • Helmbach, (dekstre), 11,0 km
  • Argenbach, (dekstre), 5,5 km
  • Breitenbach, (maldekstre), 6,7 km
  • Erfensteinertalbach, (maldekstre), 1,5 km
  • Höllischtalbächlein, (dekstre), 2,7 km
  • Esthalbach, (maldekstre), 4,4 km
  • Hochspeyerbach, (maldekstre), 21,3 km
  • Luhrbach, (maldekstre), 2,0 km
  • Schlangentalbach, (maldekstre), 3,8 km
  • Heidenbrunnertalbach, (dekstre), 4,1 km
  • Kaltenbrunnertalbach, (dekstre), 6,6 km
  • Rehbach, (maldekstre), 29,0 km
  • Bürgergraben, (dekstre)
  • Hainbach, (dekstre), 33,6 km
  • Flussgraben

Historio redakti

La „Speyerbach“ jam tre frue fariĝis kanalo, verŝajne jam en la romia, ebla ankoraŭ nur en la karolinga epoko. En la Mezepoko sur tiu kanalo estis transportataj varoj al la rejno. La sabloŝtonoj por konstrui la katedralon de Speyer, venante el ŝtonminejo ĉe la rando de la Haardt, estis transportita perŝipe sur Speyerbach al la 40 km Speyer verschifft.

Ankaŭ la transporto de ligno okazas sur la riverkanalo. Pro la malalta akvo oni kolektis la lignon dum la jaro en tiel nomataj kluzoj por flosu la lignon dum neĝdegelo. La hodiaŭa Speyerbach estas je sia meza kaj malsupra fluejo grandparte laboraĵo de la homo. La iamaj meandroj estis rektigataj dum la jarcentoj.

Vidindaĵoj redakti

Burgoj

La ruino de „Burgo Elmstein“, supre de la samnoma komunumo situas je la sudorienta flanko de la 458 metroj alta „Schlossberg“. Apud la setlejo Breitenstein staras la ruino de Burgo Breitenstein, pli rivermalsupren ĉe la sedlejo Erfenstein maldekre la ruino de Burgo Erfenstein, dekstre la ruino de Burgo Spangenberg.

Arbarlaborista Muzeo

La arbarlaborista muzeo Elmstein, en la domo de la lasta eingerichtet im Haus des letzten armilforĝisto Heinrich Haag, informas ekde 1990 pri la laboro en arbaro.

Muzea Trajno

La Muzea Trajno Kuckucksbähnel iras de kun historia vaporlokomotivo de Neustadt kaj Elmstein. La itinero longas nur 13 km.

Muelejoj

La muelejoj Fronmühle ĉe Speyerbach estas konata gastejo. Tie staras naturmonomenton, grandega blanka poplo. La muelejo Aumühle inter Haßloch kaj Hanhofen ankaŭ estas gastejo. Ĝi havas funkciantan muelradon.

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

Ekonomio redakti

Ĉar en la valo de Lambrecht la krudmaterialo ligno kaj la energiliveranto akvo apudas fondiĝis tie paperfabrikoj en la 19a jarcento. Ili estis kaj ankoraŭ estas por la loka labormerkato de granda signifo.

Trafiko redakti

La federacia strato B 39 (Speyer – Neustadt – Frankenstein) sekvas la riveron. En la valo paralele al la strato estas la reltrako de la fervoja linio Mannheim – Saarbrücken.

Eksteraj ligiloj redakti