Flussgraben (Speyerbach)

Flussgraben en partoj ankaŭ kun la nomoj Altenbach, Krebsbach/Kropsbach, Mühlbachgraben kaj Schlaggraben, estas 22 km longa rivereto. Ĝi estas dekstra alfluanto de la rojo Speyerbach Rejnlando-Palatinato.

Flussgraben
fonto de (Kropsbach-fonto respektive Kirchbrunnen)
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanujo
Rejnlando-Palatinato
Palatinata Arbaro
suda Palatinato
Vorderpfalz
Rivera reto Rejno
Longeco 22,03 km
Fluo
Fonto nordokcidente de St. Martin ĉe Schafkopf
- Alteco super marnivelo 460 m
- Koordinatoj 49° 18′ 35″ N, 8° 3′ 19″ O (mapo)49.3097222222228.0552777777778
Enfluejo okcidente de Hanhofen de dekstre en la rivereton Speyerbach
- Alteco ĉ. 107 m
- Koordinatoj 49° 18′ 48″ N, 8° 20′ 4″ O (mapo)49.3133333333338.3344444444444
Geografio
Trairataj mezgrandaj urboj Neustadt ĉe Vinstrato (urbopartoj Duttweiler kaj Geinsheim)
Trairataj urbetoj Wadern
Trairataj lagoj Schlossweiher (Kirrweiler)
Alfluantoj
- Dekstraj rojo de la Frauenfonto, Riedgraben, Ortelbuschgraben, Wolfsgraben, Wiesgraben
- Maldekstraj Hüttenbach, rojo de la Wolselfonto, Schlossgraben, Hartgraben
Map
Flussgraben
vdr

Geografio redakti

Fonto redakti

La Flussgraben fontas kiel Kropsbach en la orienta parto de la Palatinata Arbaro, de Haardt sur alteco de 460 m. La tiel nomata Kirch-fonto, aŭ Kirch-puto, troviĝas en arbaro de la komunumo St. Martin kaj je la orienta flanko de la 617 m alta monto Schafkopf.

Riveriro kaj alfluantoj redakti

Dum la unuaj kilometroj la Flussgraben fluas tra vitejoj. Ĝin alfluas de maldekstre rojon el Wolsel-fonto kaj tingas St. Martin. Malsupre de St. Martin la rojo turniĝas orienten, elfluas en Maikammer la montetan pejzaĝon kaj daŭrigas sian vojon al Kirrweiler, kie ĝi enfluas la basenon Schlossweiher. Apud la enfluejo de sia dekstra alfluanto Riedgraben ĝi fluas en Vorderpfalz. En la okcidento de la rejna altebenaĵo ĝi trafluas la urbopartojn de Neustadt-aj urbopartoj nome Duttweiler kaj Geinsheim. Malsupre de Geinsheim alfluas la 14,2 km longa Hartgraben kaj poste alfluas ĝia plej akvohava alfluanto, la 23 km longa Wiesgraben, kiu nomiĝas apud sia fonto Triefenbach.

Enfluejo redakti

Flussgrabenenfluas ĉe la okcidenta rando de la komunumo Hanhofen sur alteco de 107 m de dekstre en la Speyerbach.

Referencoj redakti