Maikammer

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Maikammer estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 4 423 loĝantojn.

Maikammer
Blazono
Maikammer (Germanio)
Maikammer (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Südliche Weinstraße
Komunumaro Verbandsgemeinde Maikammer
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06321
Poŝtkodo 67487
Aŭtomobila kodo SÜW
Oficiala Municipokodo 07337052
Politiko
Komunumestro Karl Schäfer
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Immengartenstraße 24
67487 Maikammer
Demografio
Loĝantaro 4423 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 18′ N, 8° 8′ O (mapo)49.3063888888898.1294444444444Koordinatoj: 49° 18′ N, 8° 8′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 151 m
Areo 13,68 km²
Oficiala retejo https://www.maikammer.de/
vdr
la loka katolika preĝejo

Maikammer estas la administra centro de samnoma komunumaro, do administra ligo de pluraj najbaraj, formale sendependaj politikaj komunumoj, germane nomata Verbandsgemeinde Maikammer, kiu kovras la plej nordan parton de la distrikto.

Esperanto en la komunumo redakti

Dum multaj jaroj la esperantisto Hans-Dieter Platz, kiu de la 1980-aj jaroj ĝis la jaro 2015 organizis la Internaciajn Festivalojn en diversaj urboj de Germanio dum la silvestra semajno, loĝis en Maikammer, kiel multaj aliaj lokuloj estis vinkultivisto tie kaj en la najbara komunumo Sankt Martin (Palatinato), kaj produktis vinojn kun esperantlingvaj botelaj etikedoj.

La Rotsohlberg, ankaŭ skribata Rothsohlberg, estas 607,1 m alta monto en la Meza Palatinata Arbaro. Ĝi situas sur la teritorio de la komunumo Maikammer en la rejnlando-palatinata distrikto Südliche Weinstraße.

 
panoramo

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti