Komunumaro Maikammer

(Alidirektita el Verbandsgemeinde Maikammer)

La Verbandsgemeinde Maikammer estas komunumaro en Germanio, kiu ekestis dum administra reformo de la jaro 1972 kaj konsistas el la unuopaj komunumoj Kirrweiler, Maikammer kaj Sankt Martin. Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La monto Kalmit (673 metroj super la marnivelo, la plej alta punkto de la mezalta montaro Palatinata Arbaro, situas sur la teritorio de la komunum(ar)o Maikammer.

Maikammer
Blazono
Komunumaro Maikammer (Germanio)
Komunumaro Maikammer (Germanio)
DEC

Map

Verbandsgemeinde in Rheinland-Pfalz
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Südliche Weinstraße
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo SÜW
Oficiala Municipokodo 073375006
Subdivido 3 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Karl Schäfer
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Immengartenstraße 24
67487 Maikammer
Demografio
Loĝantaro 8124 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 18′ N, 8° 8′ O (mapo)49.30648.12944Koordinatoj: 49° 18′ N, 8° 8′ O (mapo)
Areo 39,74 km²
Oficiala retejo http://www.maikammer.de/
vdr
Maikammer

Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 8124 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

La kultivado de vinberoj, la farado kaj posta enboteligo de vino, estas la domina enspezofonto en la tri komunumoj. La loĝlokoj estas pitoreskaj kaj bele enkadriĝas de la ĉirkaŭaj vitejoj, tial la dua plej grava enspezofonto estas la hotela tranoktigo kaj restoracia gastigo de turistoj.

Esperanto en la komunumaro redakti

Dum multaj jaroj la esperantisto Hans-Dieter Platz, kiu de la 1980-aj jaroj ĝis la jaro 2015 organizis la Internaciajn Festivalojn en diversaj urboj de Germanio dum la silvestra semajno, loĝis en Maikammer kaj kiel multaj aliaj lokuloj estis vinkultivisto tie.