La monto Eschkopf proksime al Hofstätten en la Rejnlando-Palatinata distrikto Südwestpfalz estas 608,3 m alta monto de la Palatinata Arbaro.

Eschkopf
monto
Alteco 608,3 m
Situo apud Hofstätten; distrikto Südwestpfalz, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Montaro Palatinata arbaro
Geografia situo 49° 19′ N, 7° 51′ O (mapo)49.3102777777787.8536111111111Koordinatoj: 49° 19′ N, 7° 51′ O (mapo) f4
Eschkopf (Rejnland-Palatinato)
Eschkopf (Rejnland-Palatinato)
DEC
Eschkopf
Eschkopf
Situo de Eschkopf
Map
Eschkopf
vdr
skribaĵo sur la elrigardeja platfomo de la Eschkopf-turo

Geografio redakti

Situo redakti

La monto estas parto de la Frankenweide, kiu estas rigardata kiel la centra masivo de la Palatinato Arbaro kaj samtempe formas Palatinatan ĉefan akvodislimon. La pinto de la mondo, kiu situas en la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro – Nordaj Vogezoj kaj en la Naturparko Pfälzerwald, estas ĉirkaŭ 3,4 km sude de Hofstätten (distrikto Südwestpfalz) kaj 3,6 km (aerlinie) sudsudoriente de la najbaranta domareto Johanniskreuz, kiu apartenas al la distrikto Kaiserslautern. La monto estas la plej norda de vico da kvar pintoj, kiuj superas altecon de 600 m. Sude sekvas la Mosisberg ( alteco 608,7 m), la Hortenkopf (alteco 606,2 m) kaj la Weißenberg (alteco 609,9 m).

Akvejoj redakti

Ĉirkaŭ 500 m nordokcidente de la Eschkopf-pinto fontas la Erlenbach la plej forta fontorojo de la rivereto Speyerbach, kiu fluas orienten tuj al la Rejno. Ĉ. 900 m oriente de la pinto estas la fonto de la rojo Wellbach, kies akvo fluas trans la rivero Queich ankaŭ en la Rejno. Supraj alfluantoj de la rivereto Schwarzbach, kiu mem fontas malsupre de Johanniskreuz, havas iliajn fontojn ĉe la okcidenta flanko de la monto. Ilia akvo atingas okcidente tra Blies, Saro kaj Mozelo la Rejnon.

Konstruaĵoj redakti

La ebenaĵsimila pinta zono portas du rimarkindaj konstruaĵoj: La ĉirkaŭ 20 m[1] alta turo Eschkopfturm. Ĝi estis konstruita en 1902 por geodeziaj celoj. Kiel elrigardturo kun 98 ŝtupoj ĝi ebligas rondrigardon de la Donnersberg en la nordo trans Kalmit en la oriento ĝis la franca Alzaco en la sudo. Ĉirkaŭ 1 km nordoriente troviĝas sur alteco de 585,3 m la turo de la radarinstalaĵo Pfälzer Wald de la Germana Aviada Sekureco.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Eschkopfturm, auf dem "Pfälzischen Gotthard" privata retpaĝaro palzpix.de