La Frankenweide estas mezmontara pejzaĝo en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi formas en Palatinato la centran parton de la Palatinata Arbaro.

Waldlandschaft der Frankenweide
situo de la Frankenweide (oranĝkolore) en la Paltinata Arbaro
du el la plej altaj pintoj de la regiono: Weißenberg (maldekstre fone) kaj Hortenkopf
Supra Frankenweide – rigardo de la Luitpoldturm (Weißenberg) al nordo

Geografio redakti

Situo kaj limoj redakti

 
Ŝtonaj dokumentoj apud Johanniskreuz

La regiono Frankenweide estas kompleta arbara regiono kun arealo de 200 km². Ĝi konsistas precipe el ĉ. 380 m alta altaĵo, kiu altiĝas kontinue de nordo al sudo. Sur la altebenaĵo, kiu estas enkadrigita de profundaj valoj, staras unuopaj montpintoj, kiuj atingas alton de 610 m super marnivelo. En la sudo la regiono havas sian limon en la valo de la rivero Queich , en la oriento en la valo de la rivereto Wellbach. Apudas la Reichswald (regna forsto) de Kaiserslautern. En la nordokcidento la Moosalb estas la limo. En la sudokcidento la Gräfensteiner Land.

De nordo al sudo la regiono estas dividita en malsupra Frankenweide kun la komunumo Waldleiningen, la meza Frankenweide kun la monto Eschkopf kaj la supra Frankenweide ĉirkaŭ la domareto Hermersbergerhof, kiu apartenas al Wilgartswiesen.

Altaĵoj redakti

En la meza kaj supra Frankenweide situas la kvar plej altaj montoj de la regiono. Ĉiu estas pli alta ol 600 m: Eschkopf (alteco 608,3), Mosisberg (ĉ. 610 m), Hortenkopf (alteco 606,2 m) kaj Weißenberg (alteco 609,9). Sudoriente de la pinto de la Mosisberg ekzistis en fruaj jaroj pluvmarĉo, la t.n. Mosisbruch, kiu ricevis akvon de 2 km longa rojo, enbuŝiĝas de dekstre en la rojon Wellbach, maldesktra alfluanto de la rivero Queich.

Akvejoj redakti

Tri el la kvar deakvigaj sistemoj de Palatinato havas sian originon en la regiono de la Frankenweide, tra kiu iras la Palatinata ĉefa akvodislimo inter Rejno kaj Mozelo. Rekte al la oriento situanta supra Rejno fluas la Lauter kaj la Speyerbach, dum la la akvo de la Schwarzbach fluas okcidenten Blies, Saar kaj Mozelo kaj fine ankaŭ al la Rejno.

Historio redakti

 
iama administra sidejo : la Falkenburg
 
“Wilgartswiesen“ (herbejoj de Wiltgrart) malsupre de la Falkenburg Ĉe la suda rando de la Frankenweide
 
„Palatinata mondoakso“ sur la monto Roßrück apud Waldleiningen

La nomo por la regiono venas jam el la franka tempo, pli malfrue en la 6a jarcento. Kiam la verŝajne frankaj grafoj de Leiningen estis menciitaj la unuan fojon en la 12a jarcento, ili jam administris la regionon. En la 13a jarcento la kverelema kavaliro Johannes von Wilenstein plurfoje komencis regionajn batalojn. La domareto Johanniskreuz ricevis la nomon de tiu kavaliro. La hodiaŭa areo de la Frankenweide apartenas precipe al la distriktoj Kaiserslautern (norda parto) kaj Südwestpfalz (suda parto).

 
domo de la daŭripovo
 
monumentprotektita domo en Hofstätten
 
Malnova forstdomo en Johanniskreuz

Literaturo redakti

  • August Becker:Die Pfalz und die Pfälzer. 7a eldono. Pfälzische Verlagsanstalt. Landau/Pfalz. 1975 ISBN=3898571939
  • Karl Heinz:Pfalz mit Weinstraße. Landschaft, Geschichte, Kultur, Kunst, Volkstum. Glock und Lutz Verlag. Heroldsberg. 1976
  • Emil Heuser: Neuer Pfalzführer. 14a eldono. Waldkirch Verlag. Ludwigshafen/Rhein. 1979
  • Heinz Wittner: Großer Pfalzführer. Deutscher Wanderverlag Dr. Mair & Schnabel & Co. Ostfildern. 1981.
49.3114257.836102