Palatinata ĉefa akvodislimo

La Palatinata ĉefa akvodislimo formas en Palatinato la akvodislimon inter la supra Rejno kaj la meza Rejno, la du sinsekvaj partoj de la Rejno, kiujn la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato tuŝas aŭ trafluas.

ĉefaj riveroj ambaŭflanke de la Palatinata ĉefa akvodislimo. La plej verŝajna itinero estas markita plej dike.

En la suda kaj meza Palatinata arbaro la efekto de la akvodislimo estas speciale okulfrapa. Tie la akvokolektaj basenoj de ĝiaj plej grandaj deakvigaj sistemoj dividas la regionon en orienta kaj okcidenta parto: La Lauter, je sia supra parto nomata Wieslauter, Queich kaj Speyerbach fluas orienten al la supra Rejno, la Schwarzbach kolektas akvon el la okcidenta Palatinato kaj sendas ĝin trans Blies, Saaro kaj Mozelo al la meza Rejno.[1]

Vojo redakti

Suda kaj meza parto redakti

 
sur la ĉefa akvodislimo: Johanniskreuz kun Ritterstein 111

La ĉefa akvodislimo komenciĝas ĉe la franca-germana ŝtatlimo en la suda parto de la Palatinata Arbaro proksime de la monto Erlenkopfes (473 m).Ĝi iras unue oriente preter Eppenbrunn kaj Pirmasens trans la Großer Schiffelskopf (altec 457 m) kaj atingas la regionon Gräfensteiner Land. de tie al la monto Hortenkopf (606 m alta) en la meza Frankenweide, kie ĝi antigas la domareton Johanniskreuz (alteco 470 m). La domareto estas la plej alta setlejo de la Palatinata Arbaro kaj ĝi situas sur la akvodislimo. Poste la akvodislimo atinga la regionon okcidente de Waldleiningen.[1]

Norda parto redakti

Poste la akvodislimo situas aŭ sude aŭ oriente de la akvokolkta baseno de la rivero Nahe, depende ĉu oni kalkulas la enbŭejon de la Nahe ĉe Bingen al la supra Rejparto aŭ al la meza parto de la Rejno.

 
Sude de Kaiserslautern situas la okcidenta branĉo de la akvoodislimo malsupre de la Burgo Hohenecken.

En la unua kazo la ĉefa akvodislimo estas identa al la akvodislimo de la rivereto Schwarzbach kaj ties alfluantoj (precipe Moosalb, Rodalb, Wallhalb kaj Hornbach) al la Nahe-alluanto Glan. La akvodislimo iras de la „Unteren Frankenweide“ okcidenten tra Reichswald ĉe la monto Großer Humberg (alteco 430 m) preter la Großer Hausberg (alteco 471 m) inter Kaiserslautern kajLandstuhl. Sur Sickinger Höhe ĝi iras de ties norda limo al la saarlanda limo apud Homburg.[1]

 
fonto de la rivereto Selz en Orbis tuj oriente de la norda branĉo de la akvodislimo

En la dua kazo la ĉefa dislimo iras de „Untere Frankenweide“ nordorienten kaj poste norden. Ĝi dislimas la akvokolektan basenon de la rivero Nahe en okcidento de la fontoj de pli malgrandaj alfluantoj de la supra Rejno, nome Isenach, Eckbach, Eisbach kaj Pfrimm. De la arbaro Stumpfwald en la norda parto de Palatinata Arbaro la akvodilimo iras al la Nordpalatinata Montolando, kies plej alta pinto estas Donnersberg (alteco 686,5 m).[1] Norde de Kirchheimbolanden, apud Orbis (alteco 327 m), ĝi elfluas Palatinaton inter la fonto de la rivereto Selz, kiu fluas al la supra Rejno, kaj la supra parto de la Nahe-alfluanto Wiesbach.[1]

Alteco redakti

En la sudo la akvodislimo atingas altecon sub alteco de 500m, ĝia plej alta punkto situas en la meza Palatinata Arbaro nordokcidente de la Hortenkopf (alteco 591 m) kaj proksime de Eschkopf kaj Mosisberg je kun alteco de 596 m m. La okcidenta branĉo altas sub 500 m kaj la norda branĉo pli ol 600 m.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Topografische Karte 1:25.000