Moosalb (Schwarzbach)
La rivereto Moosalb (ankaŭ nomata Moosalbe) estas alfluanto de la rivereto Schwarzbach en okcidenta Palatinato, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La supra parto de la Moosalb-valo nomiĝas pro la iama ferproduktado „martel-valo“.
Moosalb | |
---|---|
valo de la rivereto Moosalb
| |
Bazaj informoj | |
Situo | Germanio federacia lando Rejnlando-Palatinato |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 25,82 km |
Fluo | |
Fonto | apud Trippstadt |
- Alteco super marnivelo | 410 m |
Enfluejo | apud Waldfischbach-Burgalben en la rivereto Schwarzbach |
- Alteco | 248 m |
Geografio | |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Aschbach, Kottelbach, Krickenbach, Queidersbach |
Rivervojo kaj flankriverojRedakti
La rivereto Moosalb fontas meze de la Palatinata Arbaro sur alteco de ĉ. 450 m. Oriente de la fonto situas la al la komunumo Trippstadt apartenanta urboparto Johanniskreuz. Unue la rojo fluas okcidenten kaj poste suden. Post apenaŭ 26 km ĝi enfluas apud Waldfischbach-Burgalben en la rivereton Schwarzbach.
La plej granda flankrivero estas la 15,8 km longa rivereto Aschbach, kiu ankaŭ venas el la Palatinata Arbaro. Apud Steinalben alfluas de dekstre la rojon Queidersbach, kiu fontas sur Sickinger Höhe.
VidindaĵojRedakti
- Karlstal – mallarĝa natura valo kun pitoreskaj rokoj.
- Amseldell – iama priloĝata kaverno
- Klug’sche Mühle – historia muelejo
- Unterhammer – iama fermartelejo kaj nuna industrimonumento.
- Burgo Wilenstein – burgo ella 12a jarcento
- Protestanta preĝejo Trippstadt – baroka preĝejo el la 18a jarcento
- kastelo Trippstadt – kastelo el la 18a jarcento
- Brunnenstollen – tunelo al puto el la jaro 1767
- Eisenhüttenmuseum – muzeo pri ferfarado
.
Eksteraj ligilojRedakti
- Karlstal Arkivigite je 2011-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Unterhammer im Karlstal