La rivero Lauter estas orografie maldekstra flankrivero de la Rejno. Ĝia kompleta supra parto en la suda Palatinata Arbaro, la germana parto de Vasgovio, ĝis la franca landlimo nomiĝas Wieslauter. La rivero estas apud Speyerbach, Queich kaj Schwarzbach unu el la granda riversistemoj de la Paltinata Arbaro. Kun sia plej longa fontrojo la Lauter havas longecon de 74 km.

Lauter
baraĵo “Triftwehr“ inter Hinterweidenthal kaj Dahn
rivero
Bazaj informoj
Situo suda Palatinato, Rejnlando-Palatinato, Germanio, Unterelsass (Francio)
Rivera reto Rejno
Longeco 74,02 km
Fluo
Fonto norde da la bieno Wieslauterhof
- Alteco super marnivelo 259 m
- Koordinatoj 49° 13′ 59″ N, 7° 45′ 2″ O (mapo)49.2330555555567.7505555555556
Enfluejo Rejno apud Neuburg
- Alteco 105 m
- Koordinatoj 48° 59′ 10″ N, 8° 16′ 6″ O (mapo)48.9861111111118.2683333333333
Altecodiferenco 154 m
Geografio
Trairataj urbetoj Dahn, Wissembourg, Lauterbourg
Trairataj komunumoj Hinterweidenthal, Bruchweiler-Bärenbach, Bundenthal, Niederschlettenbach, Bobenthal, Scheibenhardt, Scheibenhard, Berg, Neuburg
Alfluantoj
- Dekstraj Salzbach, Moosbach, Wöllmersbach, Dumbach, Rumbach, Eulenbach, Woogbach, Alschbächel
- Maldekstraj Wartenbach, Seebach, Heimbach, Langenbach, Kuhbach, Geiersteinbach, Erlenbach, Portzbach, Bockbach, Reisbach
Map
Lauter
rivervojo
vdr

Rivervojo redakti

La fonto de la Wieslauter troviĝas en la Palatinata Arbaro sude de la Palatinata akvodislimo sude de la burgo Gräfenstein kaj iomete supre de la domareto Wieslauterhof en flnakvalo de la Ziegler-valo. La ejo estas markita per Ritter-ŝtono 230 kun la enskribaĵo „Wieslauter-komenco“. La rojeto fluas tuj en baraĵlageton. La forfluejo enbuŝiĝas post 500 m en la relative akvoriĉan rojon Wartenbach.

Tiu estas kun 7,16 km la plej longa fontrivero de la Wieslauter. En Hinterweidenthal alfluas al la Wieslauter la 14 km longa Salzbach.

 
Lauter en Visemburgo

Mallonge antaŭ Dahn enbuŝiĝas de dekstre la 8 km longa flankrivero Moosbach; la Wieslauter fluas ĉi tie sudorienten. Ĝi pasas Bruchweiler-Bärenbach kaj apud Niederschlettenbach ricevas la akvon de maldekstre de la 8 km longa rojo Erlenbach. Kvin kilometrojn malantaŭ Bobenthal la Wieslauter pasas la ŝtatlimon de Germanio al Francio, kie la rivero nomiĝas Lauter. Tuj poste ĝi atingas en Wissembourg la areon de la Malaltebenaĵo de la Supra Rejno.

De ĉi tie la rivero fluas sudorienten ĉe la suda rando de la arbaro Bienwald antaŭ ĝi ĉe Lauterbourg por la lastaj kvin kilometroj folasas Francion denove, nun nomata „Nova Lauter“. Apud Neuburg la „Nova Lauter“ enfluas la Rejnon.

La Malnova Lauter kvar kilometrojn sude de la nova enbuŝiĝo formas la ŝtatlimon. Maldekstre de ĝi troviĝas la plej orienta punkto de Francio kaj dekstre la plej suda punkto de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Historio redakti

Fine de la 15a jarcento estis kvereloj inter „Hans von Trotha“, kavaliro de burgo Berwartstein kaj la monaĥejo Visemburgo, la tiel nomataj akvokvereloj“. La kvereloj ekis kiam la kavaliro, kiu estas nomata en la tuta regiono „Hans Trapp“, baris la riveron. La urbeto Weißenburg/Wissembourg tial ne plu ricevas akvon. Post la plendoj de la monaĥejo li lasis forigi la baraĵon, kio kaŭzis inundon en la urbeto.

La teritorio ĉirkaŭ la supra Wieslauter kaj ties fontriveroj apartenis ĝis la komenco de la 19a jarcento al la Markgraflando Baden; norde de la monto „Weißenberg“ ankoraŭ troviĝas limŝtono el tiu tempo. Laŭ la traktato de Lunéville (1801) la kompleta maldekstra rejnbordo fariĝis parto de la Unua Franca Respubliko ĝis la forpelo de Napoleono en la jaro 1815.

Vidindaĵoj kaj turismo redakti

Naturmonumentoj kaj kulturaj vidindaĵoj

La regiono ĉe la supra parto de la Lauter, la roklando de Dahn havas multajn rokformaciojn el sabloŝtono, multaj montkupoloj portas rokburgojn.

Turismaj vidindaĵoj, ekzemple la Diablotablo apud Hinterweidenthal kaj la 70 m alta roko Jungfernsprung (virgulina salto) en Dahn. Famaj burgoj estas Neudahn, la burggrupo de Dahn kun Altdahn, Grafendahn kajTanstein, la burgo Drachenfels kaj la burgo Berwartstein de la kavaliro Hans von Trotha. Krome vizitindas la gotika preĝejo de la iama monaĥejo Visemburgo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti