Erlenbach (Lauter)

La rojo Erlenbach estas 9 km longa orografie maldekstra alfluanto de la Lauter en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Erlenbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Vasgovio, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 9,04 km
Fluo
Fonto Löffelsberg apud Oberschlettenbach
- Alteco super marnivelo 272 m
Enfluejo Wieslauter en Niederschlettenbach
- Alteco 203 m
Geografio
Trairataj komunumoj Oberschlettenbach, Vorderweidenthal, Erlenbach, Niederschlettenbach
Alfluantoj
- Maldekstraj Mohrbach, Wiesenbrunnenbach
vdr

Geografio redakti

Rivervojo redakti

La rojo Erlenbach havas ĉefan kaj flankan fontojn, kiuj apudas kelkajn cent metrojn ĉe la orienta fllanko de la 445 m alta monto Löffelsberg. La fontoj estas en la regiono Vasgovio.

Komence la ĉefa rojo fluas orienten kaj pasas loĝkvartalon de Oberschlettenbach. post 2 km la du fontrojoj kuniĝas. Poste la rojo turniĝas suden kaj trafluas la komunumojn Vorderweidenthal kaj Erlenbach. En Niederschlettenbach ĝi enfluas de maldekstre en la rivereton Wieslauter.

Alfluantoj redakti

  • Wüstenborn (dekstre)
  • Kleisterbach ( dekstre ), 1,4 km
  • Zimbach ( dekstre )
  • Eisenbach ( dekstre ), 1,4 km

Vidindaĵoj redakti

bestparko, Burgo Lindelbrunn

Tuj oriente de la fontareo troviĝas la best- kaj migroparko Wild- und Wanderpark Südliche Weinstraße kaj la burgo Lindelbrunn.

Burgo Drachenfels

La burgo Drachenfels situas 3 km okcidente de la rivereto.

Burgo Berwartstein

La hodiaŭ ankoraŭ priloĝata burgo Berwartstein staras supre de la samnoma vilaĝo. Ĝi iam estis posedo de la kavaliro Hans von Trotha, kiu estas konata kiel Hans Trapp.

St.-Anna-Kapelo

Hans von Trotha mortis en 1503 kaj estis entombigata en la Kapelo de Sankta Anna supre de la enfluejo de Erlenbach en la rivereto Wieslauter.

Referencoj redakti