La monto Donnersberg (latina lingvo Mons Jovis, franca lingvo Mont Tonnerre) situas apud Dannenfels en la samnoma distrikto Donnersberg en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio. Kun sia alteco de 686,5 m super marnivelo ĝi estas la plej alta monta masivo de la Nordpalatinata montolando kaj de la tuta Palatinato. La plej alta punkto de la plurkupola masivo Donnersberg situas sur la pinto de la rokformacio Königsstuhl.

malakra pinto de la monto

Jam fine de la 18-a, komence de la 19-a jarcento, kiam la armeo de Napoleono Bonaparto per teritoriaj konkeroj dumtempe tre vastigis la areon de Francio, la monto donis sian nomon al administra unuo, nome ekde la jaro 1797 al la franca Département du Mont-Tonnerre (germane Departement Donnersberg), kiu inkluzivis interalie la urbon Majenco.