La rivereto Eisbach, ankaŭ nomata Eis kaj je la malsupra parto Altbach, estas 38 km longa alfluanto de la rivero Rejno en la nordorienta parto de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi fontas apud Ramsen en la norda parto de la Palatinata Arbaro kaj fluas orienten al la Rejno, en kiu ĝi fluas de maldekstre en Worms. Najbaraj riveretoj estas la Eckbach kaj la Pfrimm.

Eisbach
de antaŭe: Eiswoog, baraĵmuro kun hotelo, viadukto de la fervojo
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 38,2 km
Fluo
Fonto Hohe Bühl apus Ramsen
- Alteco super marnivelo 384 m
Enfluejo en Worms en la riveron Rejno
- Alteco 89 m
Geografio
Trairataj urboj Worms
Trairataj urbetoj Eisenberg, Grünstadt
Trairataj komunumoj Ramsen, Ebertsheim, Mertesheim, Obrigheim, Offstein
Trairataj lagoj Eiswoog
Alfluantoj
- Dekstraj Bockbach, Seltenbach
- Maldekstraj Hollerbach, Rodenbach, Quirnheimer Bach, Reisbach
rivervojo de la rojo Eisbach
vdr

Rivervojo redakti

 
lageto „Eiswoog“- la borda zono

La plej forta fontrojo de la Eisbach venas el Hohe Bühl (alteco de 443 m super marnivelo) en la norda Palatinata arbaro sudokcidente de la komunumo Ramsen. La rojo enfluas la baraĵlagon Eiswoog kaj poste ĉe la domareto Kleehof alfluas la 3,5 km longa rojo Bockbach. Ĉi tie la Eisbach turnas sin nordorienten. Poste la rivereto pasas Ramsen kaj la urbeton Eisenberg. Malsupre de Ebertsheim enfluas de dekste la 5 km longa Seltenbach kaj post nur malmultaj pliaj metroj de maldekstre la 10 km longa Rodenbach. Post la domareto Quirnheim-Tal kaj la komunumo Mertesheim la Eisbach atingas la Malaltebenaĵon de Supra Rejno apud Grünstadt- Asselheim.

Ĝi trafluas la urbopartojn Albsheim, Mühlheim, Colgenstein, dkaj poste la ĉefan lokon Obrigheim kaj la domareton Neuoffstein. Tie alfluas la restakvo de la tiea sukerfabriko . Poste la rivereto atingas Offstein. Antaŭ ĝi enfluas la Rejnon la rivereto trafluas kelkajn sudokcidentajn kaj sudajn urbopartojn de Worms.

Nomo redakti

La unua mencio de Eis estis el 766 en dokumento de Lorscher Codex, kie la rivero nomiĝas Isina. La nomo Eis rilatas al fererco, kiun oni fosis iam en la regiono. La dua hipotezo eszas ,ke la vorto venas de la ĝermana radiko īs kiu signifas "moviĝi rapide, rapidi, rapide flui“. Aliaj tradukas la nomon al "Eisenbach" (= fera rojo) ĉar la iama nomo de la ĉefa loko Eisenberg estis Isenberg.

Historio redakti

 
la Eisbach norde da la aerodromo Worms

Jam en la paleolitiko en la regiono homoj ĉasis kaj kolektis tie. Artefaktoj el tiu epoko troviĝis en Asselheim. Plia trovaĵoj el Asselheim estas el la mezolitiko kaj neolitiko. Sed nur ekde la neolitiko homoj daŭre loĝis en la valo de la Eisbach. Neolitikaj setlejo ekzistis ĉe la Adlerberg en Worms, en Weinsheim, Horchheim, Wiesoppenheim, Albsheim kaj Asselheim. Ekde la romia epoko oni fosias ferercon ĉirkaŭ Ramsen kaj la ferfarado en Eisenberg komenciĝis. En la romia tempo staris en la valoj de Eisbach kaj Pfrimm multajn romiaj vilaoj Villa Rustica. Ekde la unua duono de la 5-a jarcento finiĝis la romia regado. La frankoj ekloĝis la valon jam en la dua duono de la 5-a jarcento. Preskaŭ ĉiu loko apud Eisbach estis frankaj setlejoj el la fino de la 5-a jarcento kaj la 8-a jarcento. Centra rolo ludis tiam la strato de Metz trans Kaiserslautern kaj tra la valo de la Eisbach al Worms.

La akvoenergio de Eisbach estis jam uzata en mezepoko por funkciigi akvomuelejojn, , ekzemple la muelejoj Papiermühle, Krausmühle kaj Schiffermühle en Albsheim aŭ Stegmühle en Offstein. Antaŭ la detruo de la urbo en 1689 la riverezto donis energion al 11 akvomuelejoj nur en Worms kaj de Worms riversupren pliajn 19 muelejoj.

Literaturo redakti

  • Willi Gutting:Die Eis, eldonnisto Willi Gutting,Sammelwerk Lebensläufe pfälzischer Bäche, 2-a eldono, Verlag Arbogast,Otterbach kaj Kaiserslautern, 1982, paĝoj 125–133
  • Georg Spieß: Der Eiswoog im Wandel der Zeiten, eldonisto Nordpfälzer Geschichtsverein, Sammelwerk Nordpfälzer Geschichtsblätter, Jahrgang 82, Rockenhausen, 2002, paĝoj 49–53

Eksteraj ligiloj redakti