Malaltebenaĵo de Supra Rejno

La Malaltebenaĵo de Supra Rejno ankaŭ nomata Supra rejna malaltebenaĵo (germane Oberrheinische Tiefebene, france fossé rhénangraben du Rhin) estas ĉirk. 300 km langa kaj ĉirk. 40 km larĝa ebenaĵo apud la fluejo de la Rejno inter la urboj Bazelo (Svislando) kaj Frankfurto ĉe Majno (Germanio). Geologie ĝi estas malprofunde en la terkrusto enpenetranta faŭlto, kiu nomiĝas la supra rejna grabeno.

’’’Malaltebenaĵo de Supra Rejno , Rigardo de olcident-sud-okcidento al orient-nord-oriento: Antaŭe vinmonto proksime al Neustadt an der Weinstraße, en meza fono du ventoturbinoj apud Haßloch, en la fono Mannheim (dekstre ties Großkraftwerk), malantaŭe Odenwald
’’’Malaltebenaĵo de Supra Rejno , Rigardo de olcident-sud-okcidento al orient-nord-oriento:
Antaŭe vinmonto proksime al Neustadt an der Weinstraße, en meza fono du ventoturbinoj apud Haßloch, en la fono Mannheim (dekstre ties Großkraftwerk), malantaŭe Odenwald
Malaltebenaĵo de Supra Rejno
Origina nomo Oberrheinische Tiefebene germane
fossé rhénan / graben du Rhin france
malaltebenaĵo
Administrado
Lando Germanio, Francio, Svislando
Estas parto de Baden-Virtembergo, Rejnlando-Palatinato, Hesio
Geografio
Areo 10 612,8 km²(nur D)[1] (1 061 280 ha)
Geografia situo 48° 57′ 54″ N, 8° 14′ 2″ O (mapo)48.9658.234Koordinatoj: 48° 57′ 54″ N, 8° 14′ 2″ O (mapo)
Malaltebenaĵo de Supra Rejno (Okcidenta tavolŝtupa lando)
Malaltebenaĵo de Supra Rejno (Okcidenta tavolŝtupa lando)
DEC
Naturspaca divido de la Malaltebenaĵo de Supra Rejno (Nr. 20 ĝis 23)

Map

Kodoj
ISO 3166-2 DE-RP/DE-SL
Eksteraj paĝoj
La kategorio en la Komunejo Malaltebenaĵo de Supra Rejno [+]
Pliaj informoj
Pejzaĝa speco Plata kavaĵo en valo
Grandregiono de unua ordo 07–23,
Tavolŝtupa lando ambaŭflanke de la Rejna grabeno
Grandregiono de dua ordo 20–23,
Malaltebenaĵo de Supra Rejno
vdr
Satelita foto de la Supra Rejna grabeno kaj la apudaj montaroj dekstre malsupre la Lago de Konstanco

Geografio

redakti

Geografia Situo

redakti

La ebenaĵo estas trafluata de la Rejno por ĉirk. 350 km . La suda parto de la ebenaĵo troviĝas en Svislando ĉirkaŭ la urbo Bazelo, la sudokcidenta parto estas la franca regiono Alzaco, la nord-okcidenta kaj norda parto estas germana. La ebenaĵo estas unu el la plej gravaj morfologiaj fenomonoj en meza Eŭropo, la rejna grabeno.

Naturarea divido en Germanio

redakti
 
Supra rejna grabeno (blua) inter Bazelo kaj Frankfurto meze de randaj mezmontaroj (verda ĝis bruna); Koloroj laŭ cifereca altecmodelo

Akvejoj

redakti

La grandaj riveroj de la Malaltebenaĵo de Supra Rejno havas siajn fontojn en la apudantaj mezmontaroj kaj enfluas la Rejnon. La pli ol 200 km langaj flankriveroj estas la dekstraj rejnaj Nekaroj kaj Majno, maldekstraj estas Ill kaj Nahe. Naturaj lagoj ne ekzistas. La hodiauaj nefluantaj akvejoj estas la tiel nomata fositaj lagoj rezulte al la industria elfosado de sablo kaj gravelo.

Klimato

redakti
 
Migdala florado en Rheinhessen

La rejngrabeno kaj siaj randzonoj havas la plej mildajn vintrojn kaj la plej varmajn somerojn en Germanio. La perceptaĵo estas malalta ĝis meza. La averaĝa temperaturo estas parte ĝis 11 °C; la plej varma monato estas julio kun averaĝa temperaturo de 20 °C, kio estas escepto en Germanio. la kialoj estas la oftaj sud-okcidentaj ventoj kun aermasoj el la okcidenta Mediteraneo. Feno-efekto per sinkinta aero kaŭzas altiĝon de la temperaturo. La perceptaĵokvanto plialtiĝas oriente, ĉar tie aperas malsinkantaj pluvoj

Geologio

redakti

Faktoj

redakti
  • Dilatado de la terkrusto en WNW-OSO-direkto de 6 ĝis 8 km
  • flankenŝovado de la maldekstra rejna areo in suda direkto supozeble 5 km
  • Sinkado de la tersurfaco en la grabeno ĉirk. 4 km, plene kovrita per sedimentoj
  • Volbado de la limzono Krusto-Mantelo de 30 ĝis 26 km
  • Volbado de la grabena Ŝultro ĝis 2,5 km
  • erodita ŝtonkolono sur la grabeŝultro ĝis 1,5 km

Rompiĝo de la grabeno

redakti

La suprarejna grabeno estas tipa rompiĝzono de geologia grabeno, kiu etendiĝas de la norda maro ĝis la okcidenta Mediteraneo (Mediteraneo-Mjoso-zono). La kialoj estis tensio en la terkrusto kaj termantelo, kiu fariĝis Pasiva rifto.

 
Skizo de la evoluo de la suprarejna grabeno

La estiĝo de la grabeno komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ 35 milionoj da jaroj. Ĝi okazis precipe en du fazoj:

En fazo I antaŭ 35 ĝis 20 milionoj da jaroj la tero de la hodiaŭa grabeno inter Frankfurto kaj Bazelo malleviĝis kaj deponiĝis sedimentoj. La randoj leviĝis. La fazo II estas la flankenŝovado de vastaj areoj. Tiu fazo ankoraŭ estas aktiva.

Tertremoj

redakti
 
tertremsekura konstruado en Germanio laŭ la industrinormo DIN 4149

la supra rejna grabeno estas regiono kun plialtigita sisma aktiveco. La tertremoj ĝenerale estas malgravaj laŭ la forto kaj intenseco. Multfoje dum la jaro aperas tertremo de la ptenco pli ol 3 , kiun la homoj rimarkas.[2][3].

Escepto estas la regiono apud Bazelo. kaj la proksima Svisa Ĵuraso. Tie okazis en mezepoko kaj pli poste fortaj tertremoj – ekzemple la Bazela tertremo de 1356, kiu kaŭzas grandan damaĝon.

Vulkanismo

redakti
 
Panoramo super Kaiserstuhl
 
Panoramo en la rejnan grabenon de la monto Melibokus en Odenwald

La restaĵoj de iamaj vulkanoj ne maloftas en suda Germanio, ekzemploj estas . Kaiserstuhl, Hegau, Schwäbischer Vulkan, Steinsberg, Katzenbuckel, Pechsteinkopf). La plej multaj vulkanoj havas 40 milionojn da jaroj. Dua periodo de forta vulkana aktiveco estis inter 18 kaj 14 milionoj da jaroj. La magmo devenas preskaŭ ekskluzive el fandiĝinta parto de la termantelo, la (Astenosfero). Ĝi troviĝas en suda Germanio en profundeco de 70 km. La magmoj leviĝas el tiu profundo ĝis la tersurfaco kaj rigidiĝas tie. Tiel kreiĝas Nefelinito kaj Melilitito.

Ekonomio

redakti

Ekonomiaj Regionoj

redakti

La malaltebenaĵo estas parto de t.n. „Blua Eŭropo-Banano“, unu el la eŭropaj ekonomia kaj evoluzono, kio etendiĝas de la Irlanda Maro ĝis Mediteraneo. En la dense loĝata malaltebenaĵo ekzistas jenaj ekonomi-zonoj: la Trilanda Metropolregiono Supra Rejno kun jenaj urboj: Strasburgo, Mulhaŭzo Kolmaro, Karlsruhe, Frajburgo , Bazelo (CH). En Germanio la Metropolregion Rhein-Neckar kun Mannheim, Ludwigshafen kaj Heidelberg krome la Rhein-Main-regiono kun Frankfurto ĉe Majno, Offenbach, Darmstadt, Majenco kaj Wiesbaden.

Resursoj

redakti

Grundakvo

redakti

La supra rejna grundakva rezervujo havas grandecon de 45 miliardoj da kubmetroj de akvo. Ĝi estas unu el la plej grandaj grundakvoduktejoj en meza eŭropo 3 [4][4][5]

 
Naftopumpilo en la rejna ebenaĵo

Ĉefe en profundaj tavoloj troviĝas nafto. la trovoj en Merkwiller-Pechelbronn (Alzaco) el la jaro 1498 apartenis al unu el la plej unuaj naftokampoj, kiuj estas ekspluatataj. La nomo Pechelbronn signifas „peĉofonto“ kaj atentigas pri nafto, kiu elteriĝas tie.

Referencoj

redakti
  1. kunkalkulita el la unuoj 20, 21, 22 kaj la ĉefaj unuoj de 23, kiuj ne estas menciitaj en la manlibro (3-a livero) kiel grupo kun area grando; evidente sen parto en Francio
  2. Regierungspräsidium Baden-Württemberg, Landesamt für Geologie, Rohstoffe und Bergbau, Fachbereich Erdbebendienst. Karte „Schadenserdbeben seit 1000 nach Christus in Baden-Württemberg“.
  3. Regierungspräsidium Baden-Württemberg, Landesamt für Geologie, Rohstoffe und Bergbau, Fachbereich Erdbebendienst: (2005). Karte „Erdbebenzonen in Baden-Württemberg“. Alirita 2011-03-13 .
  4. 4,0 4,1 lubw.baden-wuerttemberg.de, Landesanstalt für Umwelt, Messungen und Naturschutz Baden-Württemberg: Der Oberrheingraben: Das Grundwasser im Oberrheingraben (29. Juli 2011)
  5. Conseil Régional d´Alsace, Landesanstalt für Umweltschutz Baden-Württemberg: La nappe phréatique rhénane - Das Grundwasser im Oberrheingraben, Ausgabe 04.1998, A.1: Wissenswertes über das Grundwasser im Oberrheingraben (29. Juli 2011)

Eksteraj ligiloj

redakti

Fontoj

redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oberrheinische Tiefebene en la germana Vikipedio.