Termantelo

meza tavolo de Tero

La termantelomantelo[1] estas la dikega, meza ŝelo interne de la planedo Tero. Ĝi situas rekte sub la terkrusto kaj averaĝe dikas 2850 kilometrojn (la limo inter terkerno kaj termantelo averaĝe troviĝas 2898 kilometrojn sub la tersurfaco). La termantelo samkiel la terkrusto estas solida, sed en siaj mekanikaj ecoj kaj kemia konsisto signife diferencas de la pli supra terkrusto, kiu funde de la oceanoj kaj sub la kontinentoj aparte konsistas el bazalto kaj sur la kontinento aparte el granito. La plej supra parto de la termantelo nomiĝas astenosfero.

sekco de la tero:
1 terkrusto (oceana kaj kontinenta krusto, dikeco 0 ĝis 80 km), 2 termantelo (supra mantelo inkluzive de la astenosfero (5), kaj suba mantelo), 3 terkerno (3a kaj 6 ekstera, likva kerno, 3b kaj 7 ena, solida kerno - 4 litosfero, do terkrusto kaj supra mantelo

La rokaro de la supra termantelo konsistas el la mineralo olivino respektive variaĵoj ekestantaj pro alta fizika premo, krome el piroksenoj kaj similaj mineraloj. En la profunda parto de la mantelo inter 660 kaj 800 kilmetroj ekzistas tiom altaj temperaturoj kaj premoj, ke tiuj mineraloj ne plu stabilas kaj daŭre transformiĝas al aliaj mineraloj. La termantela rokaro havas pli grandan parton de fero kaj magnezio, kaj malpli grandan parton de silicio kaj aluminio ol la terkrusto.

La maso de la termantelo estas pli-malpli 4,08 · 1024kilogramoj kaj do ampleksas pli-malpli 68 procentojn de la tuta maso de la tero. Regas temperaturoj inter kelkcento da celsiusaj gradoj sub la terkrusto kaj pli ol 3500 °C ĉe la limo inter termantelo kaj terkerno.

Kvankam tiuj temperaturoj aparte en pli profundaj regionoj signife superas la fandopunkton de la ŝtonoj, la termantelo tamen preskaŭ komplete solidas, ĉar la grandega premo malhelpas la fandiĝon.

Konsisto de la termantelo
oksigeno 44,8 %
magnezio 22,8 %
silicio 21,5 %
fero 5,8 %
kalcio 2,3 %
aluminio 2,2 %
natrio 0,3 %
kalio 0,03 %

Termantela konvekto redakti

Fakte la Tero enhavas gravan varmon pro radioaktiveca agado. Ĝi malvarmigas forlasante la varmon al sia surfaco.

Pri ĉi tio, okazas tri fenomenojn: varmokondukto, konvekto, varmoradiado. Ĉe la termantelo, plejparto de la varmofluo plenumiĝas movante la rokojn. Efektive, pro la varmoproduktado rilatigita al la radioaktiveco de la termanrelo kaj al la malforta fluo originanta de la terkerno, la materialo fariĝas pli malpeza kaj iomete duktila kaj konvekcio okazas. Ĉi tiuj movoj de solidaj ŝtatoj estas ĉe la origino de la tektonaj plataj movoj kaj de la varmaj punktoj.

La fiziko de ĉi tiu fenomeno estas kompleksa. Efektive, la fizikaj proprecoj de solidaj materialoj estas tre malsamaj ol tiuj de akvo aŭ aero, ekzemple.

Fontoj redakti

  1. Laŭ la PIV 2020 unu de la signifoj de mantelo estas "⊕ Tavolego de la terglobo, situanta inter la krusto k la kerno: supra mantelo (ĝis 700 km); malsupra mantelo (inter 700 k 2900 km)." https://vortaro.net/#mantelo_kd