Johano Frederiko la Grandanima

Johano Frederiko la GrandanimaJohano Frederiko la 1-a de Saksio (naskiĝis la 30-an de junio 1503 en Torgau, mortis la 3-an de marto 1554) estis princo-elektisto de Saksio kaj la plej maljuna filo de Johano la Konstanta.

Johano Frederiko la Grandanima
Princo-elektisto de Saksio
Johann Friedrich der Großmütige, portreto de Lucas Cranach la Maljuna
Johann Friedrich der Großmütige, portreto de Lucas Cranach la Maljuna
Persona informo
Naskonomo germane Johann Friedrich der Großmütige
Naskiĝo 30-an de junio 1503 (1503-06-30)
en Torgau
Morto 3-an de marto 1554 (1554-03-03) (50-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Weimar vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Subskribo Johano Frederiko la Grandanima
Familio
Dinastio Dinastio Wettin vd
Patro Johano la Konstanta vd
Patrino Sophie of Mecklenburg vd
Gefratoj John Ernest, Duke of Saxe-Coburg • Maria de Saksio, Dukino de Pomerio vd
Edz(in)o Sibylle of Cleves vd
Infanoj Johano Frederiko la 2-a de Saksio-Koburgo • John William, Duke of Saxe-Weimar • John Frederick III, Duke of Saxony • Johann Ernst II von Sachsen vd
Parencoj Elizabeth of Denmark, Electress of Brandenburg • Christina of Saxony vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Laborkampo Reformaciopolitiko vd
Princo-elektisto de Saksio
Dum 15321547
Antaŭulo Johano la Konstanta, lia patro
Sekvanto Morico, lia parenco
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Edukite de Georgo Spalatino li regis post la morto de la patro Frederiko la Saĝa kune kun la neplenaĝa frato Johann Ernst; tiu ĉi poste (1542) akiris la potencon super Coburg kaj rajton je pensiono de 14000 guldenoj.

Estante dika, drinkema kaj mania je ĉasado li tre engaĝiĝis pri la ekfloro kaj savo de la nove enkondukita protestantismo en siaj teritorioj. Sed por politikaj taskoj de granda politiko mankis al li kaj inteligento kaj energio. Ĉar li preferis regnodukan submetiĝon antaŭ la imperiestro de la Sankta Romia Imperio Johano Frederiko evitis rompon finan perante la Packontrakton de Kadan en 1534 inter Ferdinando la 1-a kaj landgrafo Filipo la 1-a el la Hesia dinastio. En 1535 li ricevis en Vieno la rajton elektistan. Per forto li forpelis el Naumburg la korekte elektitan katolikan episkopon Julius von Pflug kaj anstataŭigis lin per la protestanto Nikolaus von Amsdorf. Same li intervenis en aferojn de la Konvento Wurzen kaj tiamaniere malamikigis sian kuzon Moritz. Verŝajne ambaŭ ekbatalus sen la antaŭa pacperado de la hesia landgrafo (1542, la milito nomiĝis Fladenkrieg). Estrante la Ŝmalkaldan Ligon li forpelis samjare kun la hesiano la dukon Heinrich von Braunschweig, kiu intencis malhelpi la reformaci-enkondukemojn.

Imperiestra malamiko redakti

Johano Frederiko ne ĝustatempe ekkonfrontis la imperiestrajn planojn kontraŭreformaciajn; kune kun la hesia Filipo li deklaritis en la 20.9.1546 krimulo fare de la imperiestro. Ambaŭ suverenoj gvidis la armeon de la Ŝmalkalda Liĝo ĝis la rivero Danubo sed ne kapablis uzi intertempan avantaĝon ekipan ĉe la propraj soldatoj. Post la ekkampanjado de duko Moritz kontraŭ Ernestido Johano Frederiko devis rehasti en Saksion. Per por li nekutima energio li sukcese liberigis la hejmlandon kaj akiris grandan parton de la albertida Saksio: sed la sukcesa sieĝo de Lepsiko signifis perdon de tempo dum kiu la imperiestraj trupoj povis alkproksimiĝi. Proksime de la brandenburgia Mühlberg (Elbo), en la 24.4.1547 li venkitis kaj malliberigitis. Por rapidigi la kapitulacion de Wittenberg la imperiestro Karlo la 5-a tuj kondamnis la saksian princelektiston je morto. Johano Frederiko nur tiam ekkromnomitis "grandanima" ĉar li senproteste kaj sen iu provo je sinturniĝo akceptis ĉion. Li eĉ akceptis la entronigon de Morico (Saksio) sed - estante sen iu ŝanco - malakceptis la far la imperiestro proponitan Aŭgsburgan provizoran kontrakton (Augsburger Interim; ok jarojn poste faritis la Paco de Aŭgsburgo).

Reveno en ŝrumpitan landon redakti

Kiam Moritz ekribelis kontraŭ la imperiestro, Johano Frederiko liberigitis en 1552 en Innsbruck kaj revenis en la posedaĵojn turingiajn. La familianojn li renkontis sur Kastelo Fröhliche Wiederkunft. Lau la Kontrakto de Naumburg (24.2.1554), kiun li faris kun la princo-elektisto August li ricevis la teritoriojn de Altenburg, Eisenberg, Sachsenburg kaj Herbisleben krom rekompencon de 100.000 guldenoj. Post la morto de la frato Johann Ernst (1552) ankaŭ la potenco super Coburg revenis al Johano Frederiko. Li estis la lasta ernestido portanta la dignecon de princo-elektisto.

Privataĵoj redakti

Lia edzino Sibylle von Kleve naskis por li tri filojn. Monumento fera belega sur la bazarplaco de Jena inaŭguritis en la 15.8.1858 kiam la urbo festis la datrevenon 300-an fondiĝan de la Universitato de Jena. Johano Frederiko estis ankaŭ grava mecenato, i.a. de Lucas Cranach la Maljuna.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 275, kio legeblas tie ĉi interrete.