Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft

Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft (germane Jagdschloß Fröhliche Wiederkunft) troviĝas sur insulo en lageto meze de la vilaĝo Wolfersdorf (Trockenborn-Wolfersdorf) en Germanujo. Ĝin konstruis inter 1548 kaj 1550 Nikolaus Gromann laŭ komisio de princelektisto saksia Johano Frederiko la Grandanima.

Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft

arkitektura strukturo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 47′ 16″ N, 11° 42′ 37″ O (mapo)50.787811.7102Koordinatoj: 50° 47′ 16″ N, 11° 42′ 37″ O (mapo)
Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft (Turingio)
Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft (Turingio)
DEC
Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft
Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft
Situo de Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft
Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft (Germanio)
Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft (Germanio)
DEC
Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft
Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft
Situo de Ĉaskastelo Fröhliche Wiederkunft
Map
Retadreso http://www.urlaubsland-thueringen.de/schloesser-burgen/wasserschloss-wolfersdorf.html
vdr
La kastelo antaŭ 1870
Vido de oriento (2010)
Interna korto kaj restaŭradlaboroj (2015)
Restaŭradoj dum 2018

Historio redakti

Jam je la komenco de la 16-a jarcento estis en Trockenborn duka ĉasdomo kiu damaĝitis en 1547 dum la Ŝmalkalda milito. Poste venis al arĥitekto Gromann la mendo konstrui novan kastelon. Tio plenumitis ende de nur tri jaroj: estiĝis L-forma, duetaĝa framskeletaĵo sur ŝtona soklaro kun ok hejtigeblaj salonoj kaj dek unu ĉambroj. Ligna ŝtupara turo ebligis aliron al la supraj etaĝoj. Feliĉe tiu ĉi konstruaĵo ĝis hodiaŭ kvazaŭ neŝanĝita konserviĝis. La kernon ĉirkaŭis ekonomiejoj kiuj en la 19-a jarcento novigitis kaj alikonstruitis. En 1552, post la liberiĝo de princelektisto Frederiko, li renkontiĝis kun la familianoj ĉi-loke kaj nomis la kastelon Je la feliĉa revido (Fröhliche Wiederkunft).

En la 16-a kaj 17-a jarcentoj la tuto servis kiel ege ŝatata ĉaskastelo. Ekde ĉ. 1650 la ĉasadoj translokiĝis pli al Hummelshain. Ja ekuzis ĝin la duka forstuja administrado, sed komenciĝis kadukiĝo. Inter 1858 kaj 1865 restaŭritis ĝi laŭ komisio de la en 1848 demisiinta duko Jozefo (Saksio-Altenburg) kun alikonstruoj kaj pligrandiĝo laŭ novgotika stilo. Kvar grandaj tabuloj kun scenoj el la vivo de la princelektisto Johano Frederiko tiam ankaŭ venis kastelen.

Post la abdiko de duko Ernesto la 2-a (Saksio-Altenburg) en la jaro 1918-a sekvis en 1922 ankaŭ la duka foriro disde la Kastelo je Altenburg tien ĉi, al Wolfersdorf. Inter aliaj aferoj li konstruigis stelobservejon modernan sub la konsilado de Kurd Kisshauer. En 1945/46 la sovetiaj aŭtoritatoj ŝtatigis la tuton; la eksa duko almenaŭ rajtis pluloĝi surloke. Tie li vivis ĝis la morto en 1955. Poste la meblaro fortransportitis i.a. al Kastelo Leuchtenburg. La kvar grandaj bildoj venis en la Armilejon berlinan, kie estas nun la Germana Historia Muzeo. Poste la kastelo iĝis laborejo por junuloj, ĝis 1990, pro kio la konstruaĵo tre suferis. En 1997 oni forigis la ŝlimon el la lageto kaj forigis municion de ties fundo. Vendo de la kastelo iĝis en 2007 al ano de Jena; poste ekis la necesega restaŭro de la parte terenfalema konstruaĵo. Celo estas uzi ĝin kulture kaj historicentre kaj memkompreneble malfermo al la publiko.[1] En 2012 partoprenis rondgvidadojn surlokajn ĉ. 35000 interesatoj.[2]

Literaturo redakti

  • Martin Liebeskind: Zur Fröhlichen Wiederkunft. Geschichte und Nutzung eines Jagdschlosses in Wolfersdorf, Jena 2008.
  • Martin Liebeskind: Das Jagdschloss "Zur Fröhlichen Wiederkunft" in Wolfersdorf. Ĉe: Heimat Thüringen, 16 (2009), 1/2, p. 68–70.
  • Karl August Hugo Burkhardt: Die Gefangenschaft Johann Friedrichs des Grossmüthigen und das Schloss zur Fröhlichen Wiederkunft. Weimar 1863 MDZ München.
  • Heiko Laß: Jagd- und Lustschlösser des 17. und 18. Jahrhunderts in Thüringen. Imhof Verlag, Petersberg 2006, ISBN 3-86568-092-5, p. 405
  • Rahel Marie Vogel: Auf dem Weg zum neuen Menschen: Umerziehung zur „sozialistischen Persönlichkeit“ in den Jugendwerkhöfen Hummelshain und Wolfersdorf (1961 - 1989), Lang, Frankfurt am Main / Berlin / Bern / Bruselo / New York, NY / Oxford / Wien 2010, ISBN 978-3-631-60259-1 (= Europäische Hochschulschriften / European University Studies / Publications Universitaires Européennes, Band 1075, Geschichte und ihre Hilfswissenschaften, Band 1075

Notoj redakti

  1. "Der Wunsch aus der Flasche", Monumente Online 6/2011
  2. Lioba Knipping: Politische Ranküne um "Fröhliche Wiederkunft". Thüringische Landeszeitung, 12.7.2013

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jagdschloss Fröhliche Wiederkunft en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Kastela hejmpaĝo Arkivigite je 2020-09-24 per la retarkivo Wayback Machine