Muzeo Kastelo Leuchtenburg (Seitenroda)

La Kastelo Muzeo Leuchtenburg (germane Heimatmuseum Leuchtenburg) troviĝas majestece sur monteto supre de Seitenroda, proksime de la historia urbo Kahla.

Muzeo Kastelo Leuchtenburg

Leuchtenburg gesamt.jpg

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 48′ 14″ N, 11° 36′ 44″ O (mapo)50.803911.6122Koordinatoj: 50° 48′ 14″ N, 11° 36′ 44″ O (mapo)
Situo de Muzeo Kastelo Leuchtenburg (Seitenroda)
Situo de Muzeo Kastelo Leuchtenburg
Map
Konstruita 1221
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Historio de la kastelo kaj de ĝia uzoRedakti

En la jaro 1221-a iĝis la unua endokumenta mencio de la kastelo Leuchtenburg. De la originala konstrusubstanco konserviĝis ĝis hodiaŭ la belfrido kaj partoj de la defendoremparoj. Dum la du unuaj jarcentoj alternis la posedorajtoj kaj transiris de la Lobdeburg-oj tra la Schwarzburg-oj al la Dinastio Wettin.

De 1400 ĝis 1700 la Leuchten-burgo estis sidejo administracia de la ĉirkaŭanta regiono. En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj ĝi servis kiel prizono, malriĉulejo kaj frenezulejo. En 1876 la loka Historio-societo (Geschichts und Altertumsverein) eklasis gasti siajn kolektojn sur la burgo kaj metis tiel fundamentan ŝtonon por uzo muzea. Regionhistoria muzeo finfine inaŭguritis en la jaro 1906-a.

KolektojRedakti

La plej gravaj okazoj historiaj dokumentatas en ekspozicio pri la burga historio, kies elstara objekto estas sendube gefianciĝtrezoro (Mahlschatz) de Tautenburg. Ĝi trovitis en aprilo 1986 dum malkonstruo de stalo kaj konsistas el 28 oraj, 14 egaj arĝentaj kaj 107 etaj arĝentaj moneroj (de 1414-1636). La graveco ne estas pure numismatika sed ankaŭ regiontradicia pro ĝia uzo kiel kamparana geedziĝornamaĵo dum multaj generacioj.

Ĉasekspozicio eksplikas i.a. la imponan parte subteran ĉasiradan ensemblon de Rieseneck. En la centro de la elmontro pri porcelanaĵoj staras la multnombraj kaj tradiciriĉaj turingiaj porcelanmanufakturoj kun stilo kiun ne malofte influis la popolarto. Krom la prezentado de la iama vinkultivado en la Saale-valo okulfrapas ekde 2002 reproduktita puto de prizonuloj. En tret-rado la vizitantoj povas mem ŝvitante elterigi per siteloj akvon el profundeco de 80 metroj.

Ekde majo de 2005 oni estas informata ankaŭ pri la uzo de la kastelo kiel malliberejo. Malnovaj manuskriptoj, personaj objektoj de enkarcerigitoj kaj raportoj pri la brutala ĉiutaga vivo de la arestitoj donas enrigardojn interesajn kaj ŝokigantajn en punmetodoj estintaj.

Interesaj nedaŭraj ekspozicioj kompletigas la daŭran programon. Antaŭ aŭ post muzeovizito invitas hejmecaj gastejo (en la kastela korto, kun bierĝardeneto) kaj kafejo (ekstere) invitas al ripozumado, librovendejeto al plukleriĝado kaj la multo da migradopadoj ekantaj ĉe la kastelo en ĉiuj direktoj al sporta agado.

LiteraturoRedakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 150-151

Eksteraj ligilojRedakti