Friedrich Muck-Lamberty

Friedrich MUCK-LAMBERTY, vere Friedrich Lamberty (naskiĝinta la 14-an de julio 1891 en Strasburgo, mortinta la 7-an de januaro 1984 en Oberlahr) estis germana artmetiisto, varbanto por la vivreforma movado kaj junulara kolektiĝo. Li estis unu el la plej konataj t.n. inflaci-sanktuloj de la 1920-aj jaroj.

memortabulo pri la kunveno de liberaj germanaj junuloj en 1913 sur la monto Hoher Meißner; ĉeestis ankaŭ Muck-Lamberty
la pordego de Kastelo Leuchtenburg kie oni instalis la unuan junulargastejon en Turingio; tie ĉi la naturemulaj junuloj ŝatis loĝi

Vivo redakti

Havante 11 gefratoj li forlasis en la aĝo de 14 jaroj la familion kaj renkontis alternativulojn; la vivon li perlaboris per vendado de sanaj nutraĵoj en Brunno kaj Stutgarto. Tie li ekkonis en la 1907-a jaro la naturapostolon Gustav Gräser. Li vojaĝis tra Germanujo, Aŭstrujo kaj Svislando kunredaktante la gazeton "Der Vortrupp", organo de Deutscher Vortrupp-Bund. Estante aktivulo en la porjunula movado, kies ĉefa grupo estis Wandervogel, li ĉeestis en oktobro 1913 la unuan Tagon de la liberaj germanaj junuloj (Erster Freideutscher Jugendtag) sur la monto Hoher Meißner (proksime de Berkatal).

Dum la Unua mondmilito li volontulis kaj troviĝis sur Helgolando kun aliaj vegetarismo-ŝatantaj junaj soldatoj; tio konsideriĝis eksperimento. Ekmembris li en la partio "Deutsche Vaterlandspartei" kiu postulis plilongigon de la milito. Finfine, li taksis la Novembran revolucion kiel ŝancon revivigi etnie novan Germanujon. Tiam estiĝis en venkita Germanujo pluraj sektoj jarmilismaj kaj savteologiaj. Por siaj disĉiploj Lamberty estis pioniro de nova erao kaj predikisto al kies doktrinoj neprus sekvi.

En majo 1920 li gvidis aron da junuloj el Hartenstein al pentekosta festado en Kronach kaj metis la fundamenton por nova grupo, la t.n. Neue Schar. Kun ili li trairis urbojn, predikante programon revolucian por la amo; ilin li kantigis kaj dancigis. En Erfurto pli ol dek miloj da homoj moviĝis surstrate. En la verko Die Morgenlandfahrt Hermann Hesse (de 1931) rakontis la (malinternan/internan) vojaĝon de seniluziigitaj adoleskantoj de seniluziigita generacio.[1]

En Jena aliĝis Gustav Gräser kaj ankaŭ Theodor Plievier kaj fine de la jaro 1920 la uloj ekloĝis sur Kastelo Leuchtenburg en Seitenroda, Turingio.[2] Lamberty postulis vegetarismon, alkoholabstinadon, nikotinan nekonsumon kaj purigon de la amo. Li kredis je la naskiĝo de nova savanto kaj provis generi novan rason. Sed unu el la virinoj, kiuj amoris kun li, diskonigis pro ĵaluzo ties samtempan kunvivon kun pluraj virinoj. Pro tiu ĉi skandalo li estis pridemandata kaj devis forlasi Seitenroda.

Kun la restanta sekvantaro li iris al Naumburg (Saale) kie li fondis la manufakturon "Naumburger Werkschar" kiu baldaŭ ekfloris. Post edziĝo en 1922 la frua poliginio-skandalo pli kaj pli malgravis. Tiel, dum la Granda Depresio, li ree aktivis kaj prelegis ekz. en 1930 dum religia semajno organizita fare de Max Schulze-Sölde en Hildburghausen. Li ankaŭ ekkontaktis anojn de al maldekstra alo de NSDAP. Tamen al li ne plaĉis la amasideologio de la nazioj kaj li distanciĝis de ili.

En 1947 lia ĉarpentista ateliero reekfunkciis sub la firmao-nomo "Holzwaren für Haus und Wirtschaft" kaj dungiĝis de li ne tute 100 uloj; komence politikistoj laŭdis tian engaĝiĝon. Post problemoj kun la sovetiaj okupantoj li fuĝis dum la Lepsika foiro en 1951 al Okcidenta Germanio. Li daŭre taksas sin kredanta kristano bonvenigante politikajn evoluojn en Ĉinio kaj Kubo. Ankaŭ al la politike agantaj studentoj de la 1960-aj jaroj li aplaŭdis pro ilia ribelemo.

Verkoj redakti

  • Neuland in Sicht! Den Freunden und Führern der Jugend. Heimstätten. Flugfolio, Eßlingen am Neckar 1913.
  • An die Lebendigen im Adel. Aus einem Briefe. Flugfolio, 1918.
  • An die Freideutschen! Verjüngung des politischen Lebens. Flugfolio, Bramwalde an der Weser 1918.
  • An die lebendigen Prediger. Flugfolio, Rehlingen 1918.
  • Deutsche Volksgemeinschaft 1919. Flugfolio, kune kun Theodora Schulze kaj Hermann Thümmel, Hannoversch-Münden 1919.
  • Die Handwerkerschar von der Leuchtenburg. Flugfolio, Dürer-Haus, Jena 1921.
  • Unter der Linde. Tanzspiele und Volksweisen, gespielt und gesungen von der „Neuen Schar“ in Thüringen. Antauparolo. Duncker Verlag, Weimar 1921
  • Jugendbewegung, Handwerk und Volksfest. Etwas von Meistern, Wanderbrüdern, Stiften, Bräuchen, Volksfesten, Kitsch und Krempel, aber auch von der Wertarbeit. Naumburg (Saale): Werkschar 1929 kaj plurfoje

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. resumo kun interpretadoprovo
  2. Sur panorama padeto ĉirkaŭanta la burgon oni per grandaj fotoj memoras la agojn tieajn.