Deutscher Vortrupp-Bund

Deutscher Vortruppbund (DVB) estis grupo en la komenco de la junulara movado (kia Wandervogel) kaj de la vivreforma movado en Germanio. La revuo Germana Esperantisto inter 1912 kaj 1914 foje pozitive mencias la ligon, en kiu kelkaj membroj subtenis Esperanton kaj favore verkis en la duonmonata revuo Der Vortupp. La signifo de la germanlingva propra nomo estas germana "pionira" aŭ "avantgarda ligo".

En Germana Esperantisto 1914 No 2. ne nur troviĝas mencio pri sespaĝa teksto de Ernst Kliemke en Numero 2 de 1914 pri la "Naturo de lingvo" (germanlingve) por pruvi, ke Esperanto egalas al natura lingvo, sed ankaŭ la konsilo de Argus (=Friedrich Ellersiek) subteni la movadon.

Per la ligo al Dürerbund kaj Dresden-Hellerau (Werkbund) ekzistis plia ligo kun Esperantistoj.

Historio redakti

Ekde 1912 estis eldonita de la eksoficiro kaj aŭtoro Hans Paasche kaj Hermann Martin Popert la revuo Der Vortrupp. Halbmonatsschrift für das Deutschtum unserer Zeit. Sur la ideoj de la Dürerbund-Romano Helmut Harringa de Popert provis kombini la diversajn tendencojn de la vivreforma movado. La legantoj kolektiĝos en grupoj laŭ interesoj kaj fondis en septembro la ligon. Fine de 1913 la ligo havis 4.000 membrojn en 150 lokaj grupoj. La ligo partoprenis en la fondo de Freideutsche Jugend kaj kunorganizis en oktobro 1913 la Ersten Freideutschen Jugendtages (unua junula tago de "Freideutsche" junularo) sur la monto Hoher Meißner (en Berkatal).

Konataj membroj redakti

Literaturo redakti

  • Ulrich Linse: Der Vortrupp (1912–1921). Ein lebensreformerisches Organ des fortschrittlich-liberalen Konservatismus in: Michel Grunewald, Uwe Puschner (Hrsg.): Le milieu intellectuel conservateur en Allemagne, sa presse et ses réseaux (1890–1960). – Das konservative Intellektuellenmilieu in Deutschland, seine Presse und seine Netzwerke (1890–1960). Peter Lang, Bern 2003, ISBN 3-906770-16-8
  • Winfried Mogge, Jürgen Reulecke: Hoher Meißner 1913 – Der Erste Freideutsche Jugendtag in Dokumenten, Deutungen und Bildern. Edition Archiv der deutschen Jugendbewegung. Bd. 5. Verlag Wissenschaft und Politik, Köln 1988. ISBN 3-8046-8723-7
  • Hermann Martin Popert: Helmut Harringa: Eine Geschichte aus unserer Zeit. Köhler, Dresden 1910