Ernst Kliemke

germana juristo kaj esperantisto

Ernst KLIEMKE [klimke], (pseŭdonimo: Heinrich Nienkamp; naskita la 2-an de januaro 1870; mortinta la 20-an de februaro 1929 en Berlino) estis frua germana esperantisto kaj doktoro pri juro.

Ernst Kliemke
Persona informo
Aliaj nomoj Heinrich Nienkamp
Naskiĝo 2-an de januaro 1870 (1870-01-02)
Morto 20-an de februaro 1929 (1929-02-20) (59-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Zamenhof (1917)
vdr

Li laboris kiel ĉefoficisto ĉe Deutsche Bank. Multajn jarojn li vojaĝis en orienta Afriko, parolis kun la indiĝenoj en ilia lingvo. Li estis pacifisto kaj adepto de Bahaismo.

De 1925 ĝis la morto[1] li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.

Oni entombigis lin en la 1-a Urba Tombejo en la Berlina kvartalo Schöneberg.[1]

Inter 1904 kaj 1914 li estis samtempe unu el la du direktoroj de la jenaj kompanioj

  • Ostafrikanische Bank (regiona banko por la kolonio Ostafrika kun la rajto eldoni monerojn kaj monbiletojn)
  • Ostafrikanische Eisenbahngesellschaft (fervoja kompanio, kiu funkciigas du liniojn kaj konstruis ĝis 1914 la ligon inter Daresalamo kal la lago Tanganjika)
  • Ostafrikanische Gasthausgesellschaft (la celo estis oferti hotelojn en la kolonio. Ege luksa estis "Hotel Kaiserhof" en Daresalamo kun elektro, varma akvo kaj viena kafejo)

La sidejo de ĉiuj estis en la centro de Berlin sub la sama adreso (Potsdamer Platz 10/11, Jägerstr. 1) proksime al la registaro. La kapitalo de la kompanioj estis de grandaj bankoj (ekz. Deutsche Bank), aliaj firmaoj (Philipp Holzmann) kaj la ŝtata Ostafrikanische Gesellschaft.

Ekde 1912 Kliemke povis publikigi kelkajn tekstojn en la revuo "Der Vortrupp. Halbmonatsschrift für das Deutschtum unsrer Zeit", kiu estis interalie eldonita de Hans Paasche. Li estis oficiro kaj servis ekde 1904 en orienta afriko. Li kritikis la severan kolonian politikon en afriko kaj povis forlasis la militservon en 1909. Kun la edzino Ellen Witting, filino de la bankisto Richard Witting kaj nevino de la publicisto Maximilian Harden, li vivis apud lago Viktoria de 1909 ĝis 1910.

La komenco de la Unua Mondmilito estis la fino de la komercaj aktivecoj kaj Kliemke eklaboris kiel libera verkisto.

Li lernis Esperanton pli frue kaj aktivis en la berlina grupo. Ekde 1910 ekzistas tekstoj favore al Esperanto de li.

En 1926 li estis en Usono okaze de kongreso kaj vizitis Esperanto-Monumenton en la ĝardeno de Tobias Siegel. Ekzistas foto en la Aŭstra Nacia Biblioteko

Verkoj redakti

Verkoj en Esperanto redakti

  • Ernst Kliemke: Bahaismo kaj politiko. La ŝtata idealo laŭ la instruoj de Baha'u'llaj. Wandsbek: Bahaa Esperanto-Eldonejo, 1929. 8 paĝoj.

Tradukitaj al Esperanto redakti

  • Heinrich Nienkamp. D-ro Zamenhof, kreinto de Esperanto. Esperantigis Jakob Schenkel. Eld. Ader & Borel, Dresden.

Verkoj en la germana pri Esperanto redakti

 
Dr. Zamenhof, der Schöpfer des Esperanto, 1917.
  • Ernst Kliemke: Engländer und Esperanto, in Die Grenzboten, 1910, Berlin
  • Ernst Kliemke: Kultur-Kolonien : Ein Wort für die Esperanto-Sprache Arkivigite je 2017-11-11 per la retarkivo Wayback Machine in
  • Ernst Kliemke: Kultur und Esperanto, Berlin : Reimer ;1910 (ANB
  • Ernst Kliemke: Die internationale Sprache in Die Grenzboten, 1910, Berlin
  • Ernst Kliemke: Systematische Sprachbildung in Die Grenzboten, 1910, Berlin
  • Ernst Kliemke: Wissenschaft und Esperanto in Rund um die Welt 1911
  • Ernst Kliemke:Esperanto und der Kaufmann,. in Rund um die Welt 1911
  • * , Esperanto, Der Vortrupp. Halbmonatsschrift für das Deutschtum unsrer Zeit. 1. Jahrgang. Nr. 2, 1912 (Kopio en Rund um die Welt, Nr. 3, 1912, p. 49 - 51)
  • *, Das Leben der Sprache, Der Vortrupp. Halbmonatsschrift für das Deutschtum unsrer Zeit.3. Jahrgang. Nr. 2 vom 16. Januar 1914. (Recenso)
  • Heinrich Nienkamp: Kultur und Sprache. Berlin-Charlottenburg: Vita, 1916. 282 paĝoj. http://d-nb.info/361552971 elektronika versio
  • Zamenhof In: Der Vortrupp. - Hamburg, 1917. - [6] (1917), 11, S. 337 - 344 (Nekrologo)
  • Ernst Kliemke: Diplomatensprache, en: Beiträge zur Welthilfssprachenfrage. - Dresden, 1918. - S. 1 - 9 (ANB AC04055397)
  • Heinrich Nienkamp: Dr. Zamenhof, der Schöpfer des Esperanto. Kun Esperanta traduko de Jakob Schenkel. (Zweisprachige Bücherei 1.) Dresden: Ader & Borel, 1917. 32 paĝoj.
  • Esperanto. Vollständiger Lehrgang mit Wörterbuch. Berlin: Mosse, 1925. 119 paĝoj. http://d-nb.info/576329126
  • Ernst Kliemke: Baha'i-Lehre und Politik : Das Staatsideal nach d. Lehren Baha'u'llah's ; [Aus dem Esperanto übersetzt] http://d-nb.info/575247851
  • li kontribuis al:
    • Die Notwendigkeit einer Weltverkehrssprache en Esperanto und Recht. Eine Vortragsfolge. (Internationale Rechtspraxis 13.) Berlin: Prager, 1928. 23 paĝoj. http://d-nb.info/57976799X (ANB AC04072300)

Recenzo pri Esperanto. Vollständiger Lehrgang mit Wörterbuch redakti

 
 jam konata estas al legantoj de E. B. I. (Nr. 27) la novelo de l’ sviso Ernst Zahn "La patrino“, kiu artisme rakontas suferadon de patrino amanta sian filon, en fremlando morale degenerintan. Ĝin la prezidanto de l’ Germana Esperanto-Asocio bonege kaj modernstile retradukis kaj en multaj detaloj superas la antaŭan tradukon de Schmid. La 119 paĝa libro ne estas sislema gramatiko, sed gvidas atenteman leganton tra la teksto de tiu novelo, pli kaj pli interesa, per instrua, tamen plaĉa komentario, iom post iom ampleksas ĉiujn regulojn de la gramatiko kaj sintakso, ekzemplas, se necese, per aliaj frazoj, tiamaniere neniam pedante obstinas, sed ĝuste psikologie penetras en la idearon de l’ lernanto, lin ĉiel instigante, ekpensi la diferencon inter lingvoj gepatra kaj lernata. Personojn, precizemajn speciale logos tia lernilo. En aldono li povos legi frazareton de l’ ĉiutaga vivo, proverbojn, sisteman resumon gramatikan kaj la dek E.-tezojn de la verkinto, kiuj pro sia koncizeco plej trafa jam estas troveblaj en aliaj E.-broŝuroj. Eble adepto lingve jam iom progresinta profitos eĉ pli ol komencanto el tiu libro, ĉar ĝi enhavas lingvajn interesaĵojn, pli komprene ŝateblajn de tiu, ol de novulo. Mi do rekomendas ĝin precipe por perfektigemuloj. 
— D-ro Blaas. Aŭstria Esperantisto n.43 (majo 1928)

Verkoj en la germana pri socipolitikaj temoj redakti

  • Die staatsrechtliche Natur und Stellung des Bundesrathes.: , J. Springer, 1894 Berlin (Doktroigxo)
  • Ernst Kliemke: Die Reichsaktiengesellschaft http://d-nb.info/361264909
  • Heinrich Nienkamp: Deutschlands Bestrafung : Offener Brief an Clémenceau http://d-nb.info/575247886
  • Heinrich Nienkamp: Fürsten ohne Krone. Fast ein Roman. Berlin-Charlottenburg: Vita, 1916. 365 paĝoj. http://d-nb.info/575247932
  • Heinrich Nienkamp: Grundlagen der Fürsten ohne Krone. Leitsätze zur Reform der Gesellschaft. Berlin-Charlottenburg: Vita, 1916. 128 paĝoj.
  • Ernst Kliemke: Wohlstand für Alle!: Verschmelzung von Kapitalismus und Sozialismus, : Frey-Verlag, 1923, Berlin (OCLC-Numero: 65137502)
  • Fürsten ohne Krone
  • Heinrich Nienkamp: Popper-Lynkeus und die soziale Frag, p. 90 - 107 in: Das Ziel, 1919, Kurt Wolf Verlag, Leipzig
  • Heinrich Nienkamp: Werten und Wirken in Der Leuchter, ed. Graf Hermann Keyserling, 1920,
Recenzo pri Fürsten ohne Krone redakti
 
 entenas la ideon de kreo de kulturregno laŭ la principo de selekcia sistemo kaj personecidealo. Jen kelkaj vortoj tradukitaj el ĉi tiu verko:

»Devas veni kaj venos la tempo, en kiu la prudentaj homoj, kiuj ja ĉiam estos en malplimulto, regos super la malprudentuloj kaj ilin devigos servi la kulturon. La nobleco de homoj kreos regnon, staranta super la malnobleco de l' amaso.« Kliemke jam en ĉi tiu libro mencias la necesecon de unuiĝintaj ŝtatoj de Eŭropo, kiun Paneŭropa Unio nun klopodas realigi. Pri la ideo de kulturregno li diras kvazaŭ kun profeta antaŭsento:

"Kion mi vidas kiel lastan celon de mia fondaĵo, tio staras tiel alte super la komencoj, ke mi ne rajtas esperi ĝin mem ĝisvivi." 
— Edmund Sós. Aŭstria Esperantisto n053 (apr 1929)

Verkoj en la germana pri la orientafrika fervojo redakti

  • Ernst Kliemke: Die Taborabahn. Mit acht Illustrationen nach Original-Aufnahmen und einer Karten-Zeichnung. In: Reclams Universum 24.1. (1908), S. 466–472.

Poemoj redakti

Willst du tot sein für die Mitwelt,

Um der Nachwelt Dank zu finden?

Nimmer duften dir die Kränze,

Die sich um den Grabstein winden.

Darum stirb nicht um zu leben,

Sondern lebe bis zum Sterben,

Und die Sorge um die Zukunft

Überlasse deinen Erben.

Aforismoj redakti

Ein Sinnspruch ist die Pforte zu einem Gedankenpalast; die meisten betrachten nur die Pforte, treten aber nicht ein.

ALLOSTIS redakti

(estas Ernst Kliemke): Die Tugend des Genusses. Costenoble. 1904 Jena

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (marto 1929) “Dr. Ernst Kliemke †”, Germana Esperantisto (germane26 (3), p. 37–38. Alirita la 19-an de marto 2015.. 

Eksteraj ligiloj redakti


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste: 
Albert Steche1925 - 1929Arnold Behrendt