Nova ĉaskastelo Hummelshain

La Nova ĉaskastelo Hummelshain (germane Neues Jagdschloß Hummelshain) estas kastelo en Hummelshain en la Distrikto Saale-Holzland en Turingio (Germanio). Ĝi konstruitis elegantege ekde 1880 en la vilhelma historiisma stilo (novgotika kaj novrenesanca).

Nova ĉaskastelo Hummelshain

Fasado norda

Fasado norda
arkitektura strukturo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 46′ 12″ N, 11° 37′ 40″ O (mapo)50.770111.6278Koordinatoj: 50° 46′ 12″ N, 11° 37′ 40″ O (mapo)
Nova ĉaskastelo Hummelshain (Turingio)
Nova ĉaskastelo Hummelshain (Turingio)
DEC
Nova ĉaskastelo Hummelshain
Nova ĉaskastelo Hummelshain
Situo de Nova ĉaskastelo Hummelshain
Nova ĉaskastelo Hummelshain (Germanio)
Nova ĉaskastelo Hummelshain (Germanio)
DEC
Nova ĉaskastelo Hummelshain
Nova ĉaskastelo Hummelshain
Situo de Nova ĉaskastelo Hummelshain
Map
vdr
Vido disde sudo
Vido disde sudeusto

Historio redakti

Lia duka moŝto Ernesto la 1-a (Saksio-Altenburg) komisiis Paul Stegmüller kaj Ernst von Ihne plani novan kaj fortimpresan ĉaskastelon en Hummeshain. Ĝi finitis fakte en 1885 estante la lasta kastelkonstruaĵo en tuta Turingujo. En la kuro de la tempo estis la kastelo ankaŭ tuberkulozmalsanulejo. Antaŭ kelkaj jaroj oni dehakis ĝenantajn arbojn por refari rektan akson inter la norda Nova kastelo kaj la suda Malnova kastelo (nuntempe tranoktejo) kun granda ĉasparko. Iam ankaŭ la grundo de la nova kastelo estis parto de giganta ĉasadparko. Ne tro malproksime troviĝas la baroka ĉasejo Rieseneck. Surloka nobelara ĉastradicio dokumentatas jam ekde la 16-a jarcento. La Malnova kastelo origine verŝajne estis pli granda ĉasdomo nur. Kiam je la fino de la 19-a jarcento ĝi ne plu taŭgis kiel impresilo komisiitis starigo de la Nova kastelo. Cetere, en la Malnova kastelo troviĝis ekde 1972 maljunulejo. La duka familio dumsomere restadis en Hummelshain. Inter la gastoj estis ankaŭ la imperiestro Vilhelmo la 2-a. Post duka abdiko en 1918 Eldonejo Vogel el Pößneck akiris la kastelon novan. En 1944/45 enestis lazaredo.

Post 1945 estis surloke porinfana hejmo kaj poste laborejo porjunulara. Post ties fermo en 1992 la kastelo dum multaj jaroj senfunkciis. La komplekso estas relative bone konserviĝinta. En la ĉirkaŭaĵo de la kasteloj estis ankoraŭ aliaj ejoj kiuj iam funkciis porkastelare.

Priskribo redakti

De malproksime videblas la ĉ. 48 metrojn alta turo. Ĉirkaŭkondukanta arkadaro, turspajro kaj kvar gvatturoj memorigas onin je la Ponta turo en Prago. La tre belajn ĉambrojn teretaĝe oni utiligis por diversaj festoj.

Sur la teritorio troviĝas diversaj barakoj kiuj uzitis jam en Nazia Germanio kiam laboris malproksime punlaboristoj en flugmaŝinkonstruado. Bela skulptaĵo bronza kun cervoj allogis multaj generaciojn; feliĉe ĝi dum la Dua mondmilito kontraŭplane ne fanditis. Pli sude estas bela tedometo kie okazas regulaj kulturspektakletoj.

Laŭ opinio de la amikara societo la kastelo estas en stato de kaduko. Faritis nur la plej necesaj sekuriglaboroj. En 2017 ĝi taksitis fare de fakulgremio de la federacia komisiito pri kulturo kaj komunikiloj "monumento de nacia graveco". De tempo al tempo okazas specialaj rondgvidadoj kaj festetoj ene.

 
La granda festsalonego

Literaturo redakti

  • Ernst von Ihne, Paul Stegmüller: Schloss Hummelshain. Sommer-Residenz des Herzogs von Altenburg. En: Deutsche Bauzeitung 16 (1882), Nr. 18, p. 99–100.
  • Claudia und Rainer Hohberg: Die Hummelshainer Jagdschlösser und die Jagdanlage Rieseneck. Förderverein Schloss Hummelshain 2012, ISBN 978-3-00-039242-9
  • Claudia und Rainer Hohberg: Neues Schloss Hummelshain. Jagd- und Residenzschloss. Verlag Schnell & Steiner, Regensburg 2016, Schnell Kunstführer Nr. 2866, ISBN 978-3-7954-7059-3

Eksteraj ligiloj redakti