Malfermi la ĉefan menuon

Julius von PFLUG, ankaŭ skribite PFLUGK, (naskiĝis 1499 en Eythra, mortis la 3-an de septembro 1564 en Zeitz) estis historiisto kaj la lasta katolika episkopo de Naŭmburgo de 1542 ĝis sia morto kaj unu el la plej elstaraj reformistoj en la Protestanta Reformo.

Julius von Pflug
Episkopo de Naŭmburgo Wappen Bistum Naumburg-Zeitz.png
Julius-Pflug-Portrait.jpg
Regado 1546 - 1564
Antaŭulo Nikolaus von Amsdorf (luterana)
Sekvanto neniu
Persona informo
Naskiĝo 1499
en Eythra, Princepiskopujo Merseburg, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Morto 3-a de septembro 1564
en Zeitz, Princepiskopujo Naumburg-Zeitz, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Religio Romkatolikismo
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Lepsiko
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • teologo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li estis filo de Cæsar von Pflug (1450-1524)[1], kiu aktivis kiel komisaro de la Princo-elektisto en Saksio dum la Lepsika Debato[2] en 1519. Li studis en la Universitato de Lepsiko (1510-1517) kaj Bolonjo (1517-1519), kaj reiris al Germanio en 1519 por fariĝi kanoniko en Meissen. Ĉagrenita pro la religiaj polemikoj en tiu urbo, li reiris al Bolonjo, kaj el tie al Padovo, tamen, en 1521, instigita de la proponoj de Georgo, Duko de Saksio (1471-1539)[3], li reiris al sia naskiĝlando, unue al Dresdeno kaj poste al Lepsiko, kie li daŭre sin dediĉis al la humanismaj temoj.

En 1528-29 li denove troviĝis en Italio, kaj en 1530 li akompanis la dukon Georgon al la Dieto de Aŭgsburgo[4]. Dum tiu epoko li fariĝis korespondanto de Erasmo, kaj en liaj leteroj li montris sian planon por restarigo de la religia paco en Germanio. Ĉio eblis, li pensis, pere de la influo de moderaj homoj kiel Erasmo kaj Melanktono. Erasmo rediris ke la aferoj venis al tia punkto, ke eĉ konsilio ne povus helpi: parto de la kunvenantaro deziris revolucion, kaj la alia toleris eĉ ne reformon. En 1532, Pflug fariĝis dekano de Zeitz, kie li devis prizorgi la praktikan aferon de la Reformo, ĉar malĉeestis ne nur la episkopo, Filipo de Palatinato, kiu samtempe ankaŭ estis episkopo de Freising kaj restadis nur tie, sed la protestanta princo-elektisto de Saksio pretekstis ke li havas jurisdikcion sur la episkopa sidejo.

Pflug estis favora al la dutipa komunio, edziĝo de la pastroj, kaj ĝenerala morala reformo. En 1534, li partoprenis en la Lepsika Kolokvo, kaj kiel dekano de Meissen, li pretigis por la klerikaro de la diocezo la konstituciojn kiuj estis represitaj en lia verko: "Leges seu constitutiones ecclesiæ Budissinensis" (1573). Kiel unu el la senditoj de Johano la 7-a, Episkopo de Meissen (1470-1537)[5], Pflug penis konkeri la apogon de la papa nuncio, Aleksandro, kiu tiuepoke troviĝis en Vieno al la Reformo de la Katolika Eklezio, male li devus atendi la decidon de la papo.

La Reformo tiam okazis en Meissen, kaj Pflug serĉis rifuĝon en Zeitz, kaj pli malfrue retiriĝis al sia kanonikado en Majenco, tiel farante Zeitz-on pli alirebla al la protestanta movado. En 1541, li estis nomumita episkopo de Naŭmburgo, sed princo-elektisto Johano Frederiko[6] sentis sin provokita kaj malpermesis al li okupi la sidejon. Pflug ne sciis ĉu li akceptu aŭ ne la nomumigon, kaj intertempe, la princo-elektisto, post vane postuli ke la kanonikaro indiku alian episkopon, liveris la katedralon de Naŭmburgo en la manojn de la protestantoj, kaj proponis la episkopelektadon laŭ sia plaĉo.

La teologoj de la princo-elektisto, kvankam tre dubaj pri la prenotaj mezuroj, fine cedis kaj Johano Frederiko elektis Nikolaus von Amsdorf por la posteno kaj Lutero ordinigis lin. En la 15-a de januaro 1542 Pflug akceptis la episkopelektadon de la duko, kaj serĉis ke liaj rajtoj estu protektitaj de la Dietoj de Speyer (1542, 1544), Nurenbergo (1543) kaj Worms (1545). En la lasta dieto, la imperiestro postulis ke Johano Frederiko akceptu Pflug-on kiel episkopo, kaj forigu Amsdorf-on kaj la sekularaj direktoroj de la kanonikejo. Johano Frederiko rifuzis kaj la afero estis solvita nur pere de la Ŝmalkalda Milito[7].

Ĝis tie ĉi Pflug estis plenfavora al reformo de la Katolika Fido, kiel oni povas konstati dum la Konferenco de Regensburgo (1541), kie li diskutadis kun Johannes Eck kaj Johann Gropper (1503-1559)[8], sed la politikaj kondiĉoj kaj liaj problemoj kun la elektisto de Saksio faris lin la plej amara kontraŭulo de la reformo. En 1547, la Ŝmalkalda Milito finiĝis, Pflug ekposedis sian episkopecon sub la protektado de la imperiestro. Li estis elstara faktoro en la negocaro kiu rezultis en la Provizora Deklaracio de Aŭgsburgo[9], kies bazo estis formita dank'al la revizio de lia "Formula sacrorum emendandorum" farita de li mem, kaj aliaj kunlaborantoj kiel Michael Helding (1506-1561)[10], Johannes Agricola, Domingo de Soto (1494-1560)[11] kaj Pedro de Malvenda (1505-1561)[12].

VerkojRedakti

  • Supplicatioñ vnnd Replica so der ... herr Julius Erwelter zum Bischoue zur Naumburgk für Churfürsten Fürsten vnd Stenden des heyligen Reichs auff jüngst gehalttenen Reichstagen zu Speyr vnd Nürmberg hat schrifftlichen einbringen vnnd offentlichen vorlesen lassen widder des ... Churfürsten zu Sachssen taetliche handlungen ... - 1542
  • Supplication vnnd Replica ... widder des ... Churfürsten zu Sachsentätliche Handlungen: dardurch er ... Erwelten an dem Eingang der Regierunge seines Stiffts Naumburgk mit ... Gewalt verhindert - 1542
  • Formula reformationis per Caesaream Maiestatem statibus ecclesiasticis in comitiis Augustanis ad deliberandum proposita - 1549
  • Policey Ordenung: Des Stiffts Naumburgk, 1550
  • Es soll fuerohin alle Sontage so lange das jtzige angestelte Concilium weret im Stifft inn allen Pfarkirchen fur angangs der Predigt ausserhalb der andern gemeinen Gebet ein sondere vermanung auff der Cantzel dem Volck fuergelesen werden Wie volget, 1551
  • Christliche er, 1553
  • WJewol wir vns getroestet die eingefallenen schweren leuffte solten sich numehr bey vns in deudscher Nation gemildert ... 1553
  • Oratio funebris de morte Caroli. V. Rom. Imperatoris, et Hispaniarum regis - 1559
  • Institutio christiani hominis - 1562
  • De Republica Germaniae - 1563

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Sächsische Biografie
  2. La Lepsika Debato, okazis de junio ĝis julio 1519, inter katolikoj kaj protestantoj celante diskuti la ĉefajn temojn de la doktrinoj pri libervolo kaj la dia graco. Marteno Lutero partoprenis en la debato kaj aliaj temoj estis inkluzivitaj, nome, la afero pri la purgatorio, la vendado de indulgencoj kaj la legitimeco de la papa aŭtoritateco.
  3. Deutsche Biographie
  4. Dieto de Aŭgsburgo estis la nomo donita al la imperia dieto de la Sankta Germana Imperio en urbo Aŭgsburgo.
  5. Personensuche
  6. Deutsche Biographie
  7. La Ŝmalkalda Milito okazis de la 10 de julio 1546 ĝis la 23-a de majo 1547 inter la armeo de la imperiesto Karolo la 5-a kaj la Ŝmalkalda Ligo.
  8. 8,0 8,1 Personensuche
  9. La Provizora Deklaracio de Aŭgsburgo estis nomo donita al imperia dekreto en la 15-a de majo 1548 ĉe la Dieto de Aŭgsburgo, post kiam Karolo la 5-a esti venkinta la Ŝmalkaldan Ligon.
  10. Personensuche
  11. Catholic Encyclopedia
  12. BrillOnline
  13. Personensuche
  14. Personensuche
  15. Personensuche