Reĝlando Saksio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saksio (apartigilo) |
La reĝlando Saksio aŭ reĝlando Saksujo, germane: Königreich Sachsen, estis ŝtato en orienta Germanio kiu ekzistis de 1806 ĝis 1918. La princo-elektisto Frederiko Aŭgusto, de la dinastio Wettin, iĝis la unua reĝo de Saksio laŭ la traktato de Posen. Kiam en 1871 fondiĝis la Germana Regno, Saksio iĝis membroŝtato. La Wettin-oj regis Saksion ĝis la Novembra Revolucio en 1918, kiu detronigis la reĝon kaj igis la landon respubliko.
Reĝlando Saksio | |||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Königreich Sachsen | |||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
historia lando • ŝtato de la Rejna Federacio • reĝlando | |||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
4 806 661
| ||||||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
germanoj
| ||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||||||||
Saxon thaler
| |||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
rangaltiĝo per Napoleono; elektoprinco Frederiko Aŭgusto iĝas reĝo
| ||||||||||||||||||
Pereo:
|
Novembra Revolucio: Saksio iĝas respubliko
| ||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Listo de reĝoj de Saksio
redakti- 1806–1827 Frederiko Aŭgusto la 1-a, "la Justa"
- 1827–1836 Anton, "la Bonvolema", frato de la antaŭa
- 1836–1854 Frederiko Aŭgusto la 2-a, nevo de la antaŭa
- 1854–1873 Johano, frato de la antaŭa
- 1873–1902 Alberto, filo de la antaŭa
- 1902–1904 Georgo, frato de la antaŭa
- 1904–1918 Frederiko Aŭgusto la 3-a, filo de la antaŭa, Alta Protektanto de la UK 1908 en Dresdeno