Leendert Cornelis (Leen)[1][2] DEIJ (naskiĝis la 30-an de oktobro 1919 en Ridderkerk, mortis la 31-an de majo 2011 en Ridderkerk) estis nederlanda esperantisto, kampara, havena kaj fabrika laboristo, maristo kaj havenfaka instruisto. Li esperantiĝis en 1935 kaj poste gvidis kursojn de Esperanto. Leen Deij aktivis en la laborista Esperanto-movado, verkis himnojn por Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Esperanta Civito. Publikigis siajn poemojn, artikolojn kaj recenzojn en Malgranda Revuo, Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro k.a. Li mortis la 31-an de majo 2011.[2]

Leendert Deij
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1919 (1919-10-30)
en Ridderkerk
Morto 31-an de majo 2011 (2011-05-31) (91-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Verkoj redakti

  • Fragmentoj (poemoj, 1988)
  • Aminda (romano, 1997)
  • Infaneske (infanrimaĵoj, 1997)
  • Du etuloj (infanrimaĵoj, 2004)
  • Koboldo plumo (infanrimaĵoj, 2004)

Refencoj redakti