György Matekovits
György MATEKOVITS [matekoviĉ] estas rumania hungara kuracisto. Li naskiĝis en Arad la 31-an de majo 1943.
Kariero redakti
György Matekovits akiris diplomon pri stomatologio en Temeŝvaro (1968). Li laboris en Temeŝvaro. Li publikigis en fakrevuoj Stomatologia, Timişoara Medicală, Schweizerische Monatschrift und Zahnheilkunde, Revue de Stomatologie (Parizo), Acta Stomatologica Belgica, Annales l'Histochimie, Oral Surgery.
Libroj redakti
- Fogas kérdések (Tv. 1977);
- Dens sanus in corpore sano (rumane, Tv. 1980);
- Cavitatea bucală oglinda sănătăţii (1981).
Fonto redakti
- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine