Évariste Galois
Franca matematikisto, fama pro sia apliko de teorio de grupoj al la solvo de ekvacioj
Évariste GALOIS (25-an de oktobro 1811 - 31-an de majo 1832) estis franca matematikisto, fama pro sia apliko de teorio de grupoj al la solvo de ekvacioj. Ebla plene esperantigita formo de lia nomo estas Galezo. Li estas unu el la plej geniaj matematikistoj de la tuta historio de matematiko.
Évariste Galois | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1811 en Bourg-la-Reine |
Morto | 31-an de majo 1832 (20-jara) en Parizo |
Mortokialo | pafekzekutado |
Tombo | Tombejo de Montparnasse |
Lingvoj | franca lingvo |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Supera normala lernejo • Gimnazio Louis-le-Grand |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Gabriel Galois |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • revoluciulo |
Verkoj | galoja teorio |
Liaj samtempuloj ne klare perceptis lian genion kaj li mortis post duelo nur 20-jaraĝa. Sed lia laboro profunde influis poste algebristojn.
Li kreis teorion pri la simetrieco de ekvacioj, nome Teorio de Galois.