Teorio de grupoj
studfako de algebro pri grupoj
La teorio de grupoj aŭ grupoteorio studas en ĝenerala formo operaciojn, kiuj plej ofte uzatas en matematiko kaj ĝiaj branĉoj, ekz-e adicio de nombroj, adicio de vektoroj, konsekvenca plenumo de transformoj ktp. Samtempe, teorio de grupoj studas ne arbitrajn operaciojn, sed nur tiujn, kiuj havas kelkajn ĉefajn ecojn, listigitajn en la difino de grupo.