Eldonejo TK estis fondita kaj gvidata de Torben Kehlet en Kopenhago. Ĝi produktis librojn en Esperanto finde de la 1960-aj kaj en la unua duono de la 1970-aj jaroj, kiam Torben Kehlet kun sia familio translokiĝis al Belgio kaj tie ekde 1975 daŭrigis la eldonejon TK/Stafeto.

Torben Kehlet nomis la plej gravan de ĉiuj de li eldonitaj libroj la libron "La Nobla Korano" eldonita en eldonejo TK en 1969 kaj 1970. La libro estas presita dulingve en la araba kaj Esperanto.

Antaŭnoto pri la dua eldono: "La unua eldono (1969) de 'La Nobla Korano' vekis - ne nur en la Esperantomovado - vastan eĥon kaj grandegan intereson. Ŝtatestroj kaj eminentuloj el la islama mondo pruvis, per siaj leteroj al la eldonisto kaj al la tradukinto, ke la publikigo de tiu verko povus liveri la bazon por estigi intensajn rilatojn inter Islamo kaj Esperantaj rondoj."

Post kvin monatoj ekde la apero la unua eldono de la "Nobla Korano" tute elĉerpiĝis.