Kálmán Chernel

hungara historiisto

Kálmán Chernel [ĥernel?], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Chernel Kálmán György Ferenc estis hungara juristo, historiisto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis chernelházi, lia filo estis István Chernel. Lia pseŭdonimo estis Algernon.

Kálmán Chernel
Kálmán Chernel
Kálmán Chernel
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1822 (1822-04-06)
en Kőszeg
Morto 21-an de aprilo 1891 (1891-04-21) (69-jaraĝa)
en Kőszeg
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Reĝa Jura Akademio
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Kálmán Chernel[1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1822 en Kőszeg, li mortis la 21-an de aprilo 1891 en Kőszeg.

Biografio redakti

Kálmán Chernel maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Szombathely, fime li akiris diplomon por advokato en Reĝa Jura Akademio (Pozsony) en 1844. Post siaj studoj li estis subnotario en Sopron. Dum la Hungara revolucio de 1848 li batalis, post la falo li retiriĝis kaj li esploris historion de Kőszeg. Li ofte kontribuis en Vasárnapi Ujság kaj similaj gazetoj. Li edziĝis en 1861, lia edzino naskis unufoje.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Kőszeg sz. kir. város jelene és multja (1878, lia ĉefverko)
  • Léka vár és város
  • Visszaemlékezések 1848–49-re
  • Életpályám történetéből

Memorigiloj redakti

  • urba biblioteko de Kőszeg prenis la nomon "Chernel Kálmán"

Fontoj redakti

Referencoj redakti