Rainer Werner Fassbinder

germana kinreĝisoro

Rainer Werner FASSBINDER [rajner verner FASbinder] (naskiĝis la 31an de majo 1945 en Bad Wörishofen; mortis la 10an de junio 1982 en Munkeno) estis germana reĝisoro, aktoro kaj scenaristo.

Rainer Werner Fassbinder
Persona informo
Aliaj nomoj Franz Walsch
Naskiĝo 31-an de majo 1945 (1945-05-31)
en Bad Wörishofen, Bavario
Morto 10-an de junio 1982 (1982-06-10) (37-jaraĝa)
en Munkeno
Mortokialo korhalto • barbiturata toksiĝo
Tombo Bogenhausener Friedhof
Lingvoj anglagermana
Loĝloko Munkeno
Ŝtataneco Okcidenta GermanioUsone okupita zono de postmilita Germanio • Bizone • Trizone • Germanio
Familio
Patrino Liselotte Eder
Edz(in)o Ingrid Caven • Juliane Lorenz
Amkunulo Udo Kier • Armin Meier • Irm Hermann • Günther Kaufmann • El Hedi ben Salem
Okupo
Okupo scenaristodramaturgofilmreĝisoroaktorofilmmuntisto • televida reĝisoro • ĉefkameraistofilmproduktoro • filmaktoro • teatra reĝisoro • teatra aktoro • televida aktoro • reĝisoro • produktoro
Verkoj Anarkio en Bavario
TTT
Retejo http://www.rainer-fassbinder.net
vdr

Li unue fariĝis aktoro kaj laboris en diversaj teatroj. En la jaro 1968 li kunfondis la teatran komunumon antitheater, kiu prezentis de Fassbinder mem verkitajn teatraĵojn pri aktualaj politikaj temoj. Preskaŭ sen mono, sed kun granda entusiasmo la teamo en 1969 kreis sian unuan filmon: Liebe ist kälter als der Tod, amo estas pli malvarma ol la morto. En 1971 la grupo disiĝis.

Post ne tre sukcesa agado kiel direktoro de la Frankfurta teatro Theater am Turm, li en 1975 finis sian teatran karieron, por dediĉi sin plene al la televido kaj la kino.

Rainer Werner Fassbinder mortis de trodozo da drogoj.

Listo de dramoj redakti

  • Katzelmacher (1968)
  • Iphigenie auf Tauris von J. W. von Goethe (1968)
  • Die Bettleroper (1969 - laŭ dramo de John Gay)
  • Das Kaffeehaus (1969 - laŭ komedio de Carlo Goldoni)
  • Paradise sorry now (1969)
  • Das brennende Dorf (1970)

Listo de filmoj redakti

  • Liebe ist kälter als der Tod (Germanio, 1969)
  • Katzelmacher (Germanio, 1969)
  • Das Kaffeehaus (Germanio, 1970)
  • Warum läuft Herr R. Amok? (Germanio, 1970)
  • Händler der vier Jahreszeiten (Germanio, 1972)
  • Die bitteren Tränen der Petra von Kant (Germanio, 1972)
  • Angst essen Seele auf ("Angoro manĝas la animon", Germanio, 1974)
  • Fontane Effi Briest (Germanio, 1974 - laŭ romano de Theodor Fontane)
  • Chinesisches Roulette (Germanio/Francio, 1976)
  • Eine Reise ins Licht - Despair (Germanio, 1977)
  • Die Ehe der Maria Braun (Germanio, 1978)
  • Lili Marleen (Germanio, 1980)
  • Lola (Germanio, 1981)
  • Querelle - Ein Pakt mit dem Teufel (Germanio, 1982 - laŭ romano de Jean Genet)
  • Die Sehnsucht der Veronika Voss (Germanio, 1982)

Listo de televidproduktaĵoj redakti

  • Acht Stunden sind kein Tag (serio, 1972/73)
  • Berlin Alexanderplatz (serio, 1980 - laŭ romano de Alfred Döblin)