Waltheof (Northumbria)

Waltheof (n. 1050, m. la 31-an de majo 1076) estis grafon de Northumbria, Anglio.

Waltheof
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1049 (1049-11-30)
en Sheffield
Morto 31-an de majo 1076 (1076-05-31) (26-jaraĝa)
en Winchester
Mortokialo senkapigo
Tombo Crowland Abbey
Familio
Patro Siward
Patrino Ælfflæd
Frat(in)o Osbeorn Bulax
Edz(in)o Judith of Lens
Infanoj Maud, Countess of Huntingdon • Alice of Northumberland
Okupo
Okupo militisto • feudatory
vdr

Li estis filo de Siward (Northumbria) kaj Aelflaed, filino de Ealdred, grafo de Bernicia. En 1054 lia multe pli aĝa frato Osbearn mortis dumbatale kaj Waltheof iĝis la heredonto de Siward. Tamen kiam tiu mortis en 1055 Waltheof tre junis kaj Eduardo la Konfesanto nomumis Tostig Godwinson grafo de Northumbria. En 1065 Waltheof iĝis grafo de Northamptonshire kaj Huntingdonshire. Post la Batalo de Hastings li omaĝis al Vilhelmo la Konkerinto kaj retenis sian rangon kaj bienojn.

En 1069 Svein la 2-a invadis Anglion por subteni Edgar Aetheling kaj Waltheof aliĝis al la ribelo. La sekvantan jaron li reomaĝis al Vilhelmo la Konkerinto, al kies nevino Judita de Lens li edziĝis (en 1070). Judita estis filino de Lambert la 2-a, grafo de Lens, kaj Adelaida de Normandio, filino de Roberto la 1-a, duko de Normandio.

En 1072 Vilhelmi senigis Gospatric de la graflando de Northumbria. Gospatric fuĝis el la regno kaj Vilhelmo anstataŭenigis Waltheof. Tamen Waltheof havis multajn malamikojn en Northumbria, inter kiuj estis la posteuloj de familio kiu mortigis Uhtred la Kuraĝa, avon de Waltheof, kune kun lia praavo. Sekvantoj de Waltheof embuskigis la familion kaj mortigis du fratojn.

En 1075 Roĝero de Breteuil (2-a grafo de Hereford) kaj Ralph de Gael komplotis kaj ribelis, kune kun aliaj nobeloj, kontraŭ Vilhelmo. Waltheof partoprenis la aferon sed forlasis la konspiron kaj malkaŝis la komploton al Lanfranc. La ribelo fiaskis kaj sekvis procesoj antaŭ la reĝa konsilio. Malgraŭ la petoj de Lanfranc, Vilhelmo ekzekutis Waltheof en 1076: li estis la sola grafo ekzekutita proksime al Winchester pro la ribelo, kaj Lanfranc diradis ke li mortis pro la krimoj de aliaj. Unue oni ĵetis la korpon de Waltheof en fosaĵon sed poste ĝi entombiĝis en Abatejo Croyland.

En 1092 post incendio en la abatejo oni malfermis la ĉerkon. Laŭdire la korpo sendifektis kaj la fortranĉita kapo estis reunigiita al la kolo. Pro tiu miraklo, la abatejo iĝis pilgrimcelo, kaj sekvis raportoj pri miraklaj resanigoj.

Waltheof kaj Judita de Lense havis tri filinojn, el kiuj la plej aĝa estis Maud de Northumbria, kies dua edzo estis Davido la 1-a (Skotlando).