Bernicia estis anglosaksa reglando enhavanta la nunan sudorientan Skotlandon kaj nordorientan Anglion. La reglando konsistis el, proksimume, Northumberland kaj County Durham en Anglio kaj Berwickshire (parto de la regiono Skotaj Limoj) kaj East Lothian en Skotlando.

Bernicia
420-aj jaroj – 634
historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Antaŭa kelta regno redakti

Eblas ke estis antaŭa kelta regno. En antikva kimraj poemoj kaj en la verkoj de Nennius estas aludoj al Bryneich or Brynaich. La nomo Bernicia verŝajne devenas de la kelta vorto BryneichBrynaich, kiu signifus "lando de montopasejoj".

Historio redakti

La anglosaksa regno fondiĝis ne post 547, kiam ekregis la unua reĝo (Ida pri kiu estas informoj. Ties nepo, Aethelfrith, unuigis Bernicia kaj la apudan regnon Deira en 604, tiel estigante la regnon Northumbria. Tre mallonge, de la aŭtuno de 633 ĝis 634, la du regnoj disiĝis kaj Eanfrith, kiu la antaŭan jaron heredis Northumbria, regis Bernicia.

Reĝoj de Bernicia redakti

  • 547-559: Ida
  • 559-560: Glappa
  • 560-568: Adda
  • 568-572: Aethelric
  • 572-579: Theodric
  • 579: Paents
  • 579: Inse
  • 579: Wheltur
  • 579-585: Frithuwald
  • 585: Haeren
  • 585-593: Hussa
  • 593-604: Aethelfrith

De 604 al 616 Aethelfrith estis reĝo de la unuigita regno Northumbria.

Vidu ankaŭ redakti