Eanfrith (n. verŝajne en 590, m. 634) estis mallonge reĝo de Bernicia, kaj eble de tuta Northumbria, Anglio.

Eanfrith
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 590 (0590-01-01)
Morto 1-an de januaro 630 (0630-01-01) (40-jaraĝa)
Etno Engloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Bernicia vd
Familio
Patro Aethelfrith vd
Patrino Acha of Deira • Bebba vd
Gefratoj Æbbe of Coldingham • OswaldOswiu vd
Edz(in)o unnamed Pictish princess vd
Infanoj Talorgan I vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eanfrith estis filo de Aethelfrith kiu unue kunigis la regnojn Bernicia kaj Deira (kune konataj kiel Northumbria).

Post la morto de Aethelfrith en 616, Edwin altroniĝis kaj Eanfrith ekziliĝis en Skotlando. Tie li edziĝis al pikta princino, kaj ili havis filon, Talorcan, kiu regis la piktojn de 653 al 657.

En 633 Edwin estis mortigata dum batalo kontraŭ Penda, reĝo de Mercia kiam tiu invadis Northumbria kune kun kimraj alianculoj. Sekvis iom da konfuzo. Eanfrith revenis al Bernicia kie li iĝis reĝo. Eble Deira sendependis sub Osric. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, Osric kaj Eanfrith - antaŭe kristanoj - reiĝis paganoj post kiam ili kaptis siajn tronojn.

Cadwallon ap Cadfan, kimra reĝo kaj alianĉulo de Penda, daŭre disrabis Northumbria (eble post mallonga periodo de paco kun Eanfrith). Eanfrith, akompanata de 12 batalistoj, aliris al Cadwallon por peti pacon, sed tiu komandis lian mortigon.

Poste estis tiom da hororo pro la paganiĝo de Eanfrith kaj Osric ke oni formale forviŝis iliajn regadojn kaj aldonis jaron al la regado de Oswald, kiu estis kristano, iĝis reĝo de reunigita Northumbria, kaj venkis Cadwallon.