Graflando Durham

(Alidirektita el County Durham)

La graflando Durham, angle county Durham, estas unu el la graflandoj de Anglio. Ĝi situas en la regiono nordorienta Anglio. La ĉefurbo estas la samnoma urbo Durham. La rivero Viuro fontas en la najbareco de Wearhead en la komunumo Stanhope en la Peninoj en la graflando Durham. Ĝi fluas tra la Viurvalo (Weardale) laŭ la urbo Durham orienten kaj elfluas post 96 km apud Sunderland en la Norda Maro.

Graflando Durham
Graflando
Dosiero:Sen valoro
Flago
ceremonia kantono de Anglio [+]

LandoAnglio

Koordinatoj55° N, 2° U (mapo)54.666666666667-1.8333333333333Koordinatoj: 55° N, 2° U (mapo)
ĈefurboDurham
- koordinatoj55° N, 2° U (mapo)54.666666666667-1.8333333333333Koordinatoj: 55° N, 2° U (mapo) [+]
Areo2 675,9026 km² (267 590 ha) [+]
Loĝantaro855 900 [+] (2015)

ISO 3166-2GB-DUR

Graflando Durham (Tero)
Graflando Durham (Tero)
County Durhamen Anglio

Graflando Durham (Anglio)
Graflando Durham (Anglio)
DEC

Map
Graflando Durham
Vikimedia Komunejo:  County Durham [+]
vdr

La loĝantaro estis de 810 191 (en 2002), la areo estas de 2 676 km² kaj la ekonomio estas bazata sur agrikulturo, inĝenier-arto, karbminado, kemiaĵoj ktp.

La formo de la provinca nomo estas unika en Anglio, kie provincnomoj kutime estas derivataj de la ĉefurbo per la sufikso -shire. En Durham oni antaŭmetas la vorton county (laŭvorte: graflando), ĉar iam la princoj-episkopoj de Durham regis ankaŭ teritoriojn ekster la provinco; por distingi tiun ĉi de la regata teritorio oni kreis la apartan nomon. (En Irlando tiaj formoj estas kutimaj kaj ne rilatas al similaj historiaj cirkonstancoj.)

Setlejoj redakti