Durham (Anglio)

urbo en Anglio

Durham ([ˈdʌɹəm]) estas urbo en la graflando Durham en nordorienta Anglio. Ĝi estas 25 km sude de Newcastle upon Tyne. Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 48 069 loĝantoj sur areo de 72,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 667 loĝantoj/km².

Durham
urbo • county town

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo DH1
Demografio
Loĝantaro 48 069  (2011) [+]
Loĝdenso 667 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 47′ N, 1° 34′ U (mapo)54.783333333333-1.5666666666667Koordinatoj: 54° 47′ N, 1° 34′ U (mapo) [+]
Areo 72,08 km² (7 208 ha) [+]
Durham (Anglio)
Durham (Anglio)
DEC
Durham
Durham
Situo de Durham

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Durham, County Durham [+]
vdr
Katedralo, kastelo kaj ponto

En Durham estas la universitato de Durham, la kastelo de Durham, kaj la katedralo de Durham.

Historio redakti

La Batalo de Neville's Cross (Kruco de Neville) okazis dum la Dua Milito de Skota Sendependeco la 17-an de oktobro 1346, je duonmejlo (800 m) el la okcidento de Durham, videbla el la Katedralo de Durham. Invadinta skota armeo de 12 000 homoj estritaj de la reĝo Davido la 2-a (r. 1324–1371) estis venkita suferante grandajn perdojn fare de angla armeo de proksimume 6–7 000 homoj estritaj de Lord Ralph Neville.