Kumbria lingvo estis kelta lingvo parolita en la regiono Hen Ogledd aŭ "Auld North" en la nuna norda Anglio kaj la sudaj Skotaj Malaltlandoj, la zono antikve konata kiel Kumbrio, dum la Alta mezepoko. Ĝi estas parenca al la malnovkimra lingvo kaj la aliaj britonaj lingvoj. Bazite sur la nomo de lokoj, oni sugestas ke la lingvo etendiĝus al aliaj partoj de norda Anglio pro la migrado de parolantoj. Eblas ke la lingvo estis parolita en parto tiel suda kiel Pendle kaj Jorkŝiraj valetoj. La plejparto de la lingvistoj kredas ke ĝi estingiĝis dum la 12-a jarcento, post la integro de la duon-sendependa reĝlando Strathclyde al la Reĝlando Skotlando.

Kumbria lingvo
lingvo • historia lingvo • mortinta lingvo
okcident-britona lingvaro
Parolita en Norda Anglio kaj suda Skotlando
Parolantoj 0
Morto 12-a jarcento
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Kelta
Insulkelta
Britona
Okcidenta Britona
Kumbria
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 xcb
  Glottolog sen valoro
Angla nomo Cumbric
Franca nomo cambrien
vdr

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cumbric leid en la skota Vikipedio.