Lothian

regiono de la skotaj malaltebenaĵoj

Lothian (jen angle, ˈloʊðiən; skote Lowden, Loudan, -en, -o (u) n; skotgaele Lodainn ˈl̪ˠot̪aɲ) estas regiono de la skotaj malaltebenaĵoj, situanta inter la suda bordo de la estuaro Firth of Forth kaj la montetaroj Lamirmuir kaj Moorfoot. La ĉefloko estas la skota ĉefurbo, Edinburgo, dum aliaj signifaj urboj inkluzivas Livingston, Linlithgow, Dalkeith, Dunbar, kaj Haddington.

Lothian
Regiono
regiono de Skotlando [+]

LandoSkotlando

- koordinatoj55° 54′ 33″ N, 3° 5′ 4″ U (mapo)55.909166666667-3.0844444444444Koordinatoj: 55° 54′ 33″ N, 3° 5′ 4″ U (mapo)
Areo666 km² (66 600 ha) [+]

Loĝantaro858 090 [+] (2014)
Denseco1 288,42 loĝ./km² [+] [+]

Lothian (Tero)
Lothian (Tero)

Lothian (Skotlando)
Lothian (Skotlando)
DEC
Lothian
Lothian

Map
Lothian
Vikimedia Komunejo:  Lothian [+]
vdr

Historie, la termino Lothian rilatis al provinco ampleksanta la plej grandan parton de tio, kio nun estas sudorienta Skotlando. En la 7-a jarcento ĝi estis sub la regado de la angla regno de Bernicia, la norda parto de la posta reĝlando de Norda Umbrio, sed la regado de la angloj en Lothian estis rapide malfortigita post la batalo de Dun Nechtain / Nechtansmere en kiu ili estis venkitaj de la piktoj. Lothian estis aneksita al la Reĝlando de Skotlando ĉirkaŭ la 10-a jarcento.

Poste en la skota historio la regiono dividiĝis en tri lokajn administrajn regionojn ("konsiliajn areojn") de Skotlando - West Lothian okcidente, kaj Midlothian centre kaj East Lothian oriente.