Midlothian

administra areo en Skotlando

Midlothian (jen angle, skote Midlowden, skotgaele Meadhan Lodainn) estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando - evidente temas pri la meza (aŭ suda) parto de historia regiono nomata Lothian. Antaŭ 1975 la plejparto de la regiono apartenis al samnoma historia brita graflando (en Skotlando nomata ŝiro) Midlothian, kiu inkluvizis plian areon norde kun la urbo Edinburgo, aldone ankaŭ plian areon sude kaj estis ankaŭ nomata Edinburghshire. Administra centro de la nuna administra areo estas la urbo Dalkeith. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 88 600 loĝantoj.

Midlothian
skote Midlowden, skotgaele Meadhan Lodainn
administra regiono
Midlothian in Scotland.svg
Coat of arms of Midlothian District Council.svg
Blazono

LandoSkotlando

Koordinatoj56° N, 3° U (mapo)55.894166666667-3.0686111111111Koordinatoj: 56° N, 3° U (mapo)
ĈefurboDalkeith
- koordinatoj56° N, 3° U (mapo)55.894166666667-3.0686111111111Koordinatoj: 56° N, 3° U (mapo) [+]

Areo353,68 km² (35 368 ha)
Loĝantaro92 460 [+] (2019)

ISO 3166-2GB-MLN

Midlothian (Tero)
Midlothian en Skotlando


Midlothian (Tero)

Map
Midlothian

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Midlothian [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La konsilia regiono bordas la regionojn East Lothian, Skotaj Limoj kaj la urbon Edinburgo. En la pleja okcidento relative proksimas la teritorio de West Lothian.

Vidu ankaŭRedakti

 
la historia Greninterŝanĝejo, nun oficejo, en la ĉefurbo Dalkeith